Matiaso
apartigilo
Matiaso estas vira persona nomo, uzata en Esperantio.
Ĝi estas alia formo de la nomo Mateo, do vidu ankaŭ tiun artikolon. Verŝajne Matio estas alia formo de Matiaso
Origino kaj signifo de la nomo: (greke) Matiaso devenas el la biblia nomo Mattathias kaj (hebrea) Mattithiah, kiuj signifas "Donaco de la Dio" aŭ "Donaco de la Moŝto" kaj originas el la hebrea nomo Mattitjah ("donata de Javeo").
- (katolika): 14-a de majo (en Germanio 24-a de februaro, en Trier 18-a de julio )
- (evangelika): 24-a de februaro
- (anglikana): 14-a de majo aŭ 24-a de februaro
- (ortodoksa): 9-a de aŭgusto
- (kopta eklezio): 4-a de marto
Nacilingvaj formojRedakti
Ĉi tie estas listigitaj nur la formoj uzataj en nacilingvaj tradukoj de La Agoj de la Apostoloj 1:23-26; aliajn formojn trovu en la artikolo pri Mateo.
- Матфия (Matfia) (ruse)
- Maciej (pole)
- Matias (portugale)
- Matías (hispane)
- Matthias (angle, france, germane)
- Matti (finne, germane), Matias (finne)
- Mattia (itale)
- Matts, Mattias (svede)
- Mátyás (hungare)
Famaj MatiasojRedakti
- Sankta Matiaso
- Mátyás Rákosi, komunisma diktatoro en Hungario
RegantojRedakti
- 1458-1495 Matiaso la 1-a (Hungario), reĝo, Matthias Corvinus, "Matiaso la justa"
- 1608-1618 Matiaso la 2-a (Hungario), reĝo, estis ankaŭ Matiaso la 1-a (Sankta Romia Imperio), imperiestro