Matilda Plantaĝeneto

Angla princino, dukino de Saksio
(Alidirektita el Matilda (dukino de Saksio))
Ne konfuzu kun: Matilda (Anglio)

Matilda (n. 1156, m. la 13-an de julio 1189) estis la dua edzino de Henriko la Leono, duko de Saksio kaj Bavario.

Matilda Plantaĝeneto
Dukino de Saksio kaj de Bavario
Persona informo
Matilda of England
Mathilde von England
Naskiĝo 30-an de novembro 1155 (1155-11-30)
en Kastelo Windsor
Morto 28-an de junio 1189 (1189-06-28) (33-jaraĝa)
en Brunsvigo
Tombo Katedralo de Brunsvigo vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Henriko la 2-a de Anglio vd
Patrino Eleonora de Akvitanio vd
Gefratoj Eleonora de AnglioJohana de Anglio • Alice of France • Maria de Francio • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Johano de AnglioGotfredo de JorkoHenriko la Juna ReĝoGotfredo la 2-aRikardo Leonkora • William IX, Count of Poitiers • Morgano vd
Edz(in)o Henriko la Leono
Infanoj Otto la 4-a • Henry V, Count Palatine of the Rhine • William of Luneburg • Matilda of Saxony • Eleanor von Sachsen • Ingibiorg von Sachsen • Lothaire von Sachsen • son von Sachsen vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kronado de Matilda kaj Henriko la Leono, laŭ bildo sur ilia tombo
Figuraĵo de Matilda sur ŝia tombo

Matilda estis la plej aĝa filino de Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonoro de Akvitanio.

Edziĝo redakti

En 1165 Rainald von Dassel, ĉefepiskopo de Kolonjo, venis al la kortego ĉe Rouen de ŝia patro por diskuti eblan edzigon de Matilda al filo de Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio). Tamen sekvis malfacilaĵoj. Roberto de Beaumont (2-a grafo de Leicester) rifuzis saluti Rainald, asertante ke la ĉefepiskopo estas skismulo kaj subtenanto de la Kontraŭpapo. La diskutoj sensukcese finiĝis, kaj en septembro 1167 Matilda eliris de Anglio al Germanio por edziĝi al Henriko la Leono. La edziĝo okazis la 1-an de februaro 1168 ĉe la katedralo de Minden.

Dukino de Saksio redakti

Henriko la Leono estis tiam inter la plej potencaj aliancanoj de Frederiko la 1-a. Dum li forestis en la Sankta Lando de 1173 al 1174, Matilda regis liajn vastajn posedaĵojn. Tamen en 1174, ne longe post sia reveno al Germanio, Henriko la Leono rifuzis helpi Fredrikon kiam tiu invadis Lombardujon. La kialo estis ke Henriko deziris sekurigi siajn orientajn landlimojn. La invado malsukcesis, kaj Frederiko kulpigis Henrikon. En 1180 tribunalo de episkopoj proskribis Henrikon kaj senigis lin de liaj landoj. Frederiko invadis Saksion. En 1182 Matilda fuĝis kun Henriko al la kortego en Normandio de sia patro. Tie la trobadoro Bertrand de Born verkis pri ŝi du poemojn en la tradicio de kortega amo. En 1185 Frederiko permesis Henrikon reveni en Saksion, sed plua ekzilo komenciĝis en 1188.

Matilda mortis unu semajnon post la forpaso de sia patro.

Infanoj redakti

Matilda kaj Henriko la Leono havis almenaŭ ses gefilojn:

  • Matilda (1171-1210), kiu edziĝis al Ĝofredo la 3-a (grafo de Perche en norda Francio)
  • Richenza (1172-1204)
  • Henriko la 5-a (Palatinato) (1173-la 28-an de aprilo 1227)
  • Lothar (1174-la 16-an de oktobro 1190)
  • Otto la 4-a, sankta romia imperiestro (1175/6-la 19-an de majo 1218)
  • Vilhelmo de Winchester, duko de Lüneburg (la 11-an de aprilo 1184-la 12-an de decembro 1213)

Laŭ pluraj fontoj, ili havis tri pluajn gefilojn:

  • Eleonoro (n. 1178) kiu mortis infane
  • Ingibiorg (n. 1180) kiu mortis infane
  • mortnaskita filo (1182)