Matriarkeco

(Alidirektita el Matriarĥeco)

Matriarkecomatriarĥeco estas hipoteza patrinjura socio, en kiu regas la virinoj en la politiko kaj en la familio. Laŭ evoluciaj teorioj de Darwin kaj verkoj de svislanda antropolo, J. J. Bachofen, multaj antropologoj kaj historiistoj kredis en la 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento, ke la matriarkeco estis parto de la ĝenerala evoluo, antaŭ la patrojura socio.

Laŭ la evolucionisma vidpunkto, poliandrio estus postsigno de matriarkeco, sekve, multaj antropologoj serĉis poliandriajn societojn en frua 20-a jarcento, sed neniu trovis nedisputindan poliandrian komunumon. Ankaŭ estis teorio pri arkeologiaj restaĵoj de matriarka societo. Unu el ili diras ke oni trovu arkeologian restaĵon en kiu la viroj estus pli malaltaj ĉar la viroj ricevis malpli da manĝaĵon ol la virinoj, sed oni ne trovis tion. Vere, en ĉiuj lokoj oni trovas postsignojn laŭ kiuj ĉiam la viroj kaj virinoj ricevis la saman manĝaĵon laŭ la socia klaso, sekve la malsamo de manĝaj rimedoj ne klarigas eĉ ne pri patriarĥeco. La nura fakto por apogi matriarkeco estas la sistemoj de patrindevenaj parencecoj, kiu ĝis hodiaŭ ekzistas al multaj popoloj, kiel la judoj, ekzemple.

Multaj jam pridubas la veran ekziston de matriarkeco aŭ rigardas ĝin kiel historian escepton.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti