Matthäus Lang von Wellenburg

Matthäus Lang von Wellenburg (naskiĝinta en 1468 en Augsburg, mortinta en la 30-a de marto 1540 en Salcburgo) estis germana juristo kaj teologo kaj princĉefepiskopo salcburga ekde 1515 (antaŭe episkopo de Gurk).

Matthäus Lang von Wellenburg
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Matthäus Lang
Matthäus Lang
Regado 1519–1540
Antaŭulo Leonhard von Keutschach
Sekvanto Ernesto de Bavario
Ceteraj titoloj germana juristo kaj teologo, kardinalo
Persona informo
Matthäus Lang von Wellenburg
Naskonomo Matthäus Lang
Naskiĝo 1468
en Aŭgsburgo,  Sankta Romia Imperio
Morto la 30-an de marto 1540
en Salcburgo,  Sankta Romia Imperio
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Ingolstadt, Tübingen, Vieno
Ordinado la 26-an de septembro 1519
Konsekrado la 26-an de septembro 1519
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Gurk
Dum 1505-1522
Antaŭulo Raimund Peraudi
Sekvanto Girolamo Balbi
Episkopo de Cartagena
Dum 1510–1540
Antaŭulo Martín Fernández de Angulo Saavedra y Lunavas
Sekvanto Juan Martínez Silíceo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lang studis en Ingolstadt (1486 bakalaŭreco), Tübingen (1490 magistreco) kaj Vieno (1493). Influis lin ege la humanismo kaj la studo de jurscienco. En 1494 li ricevis fare de imperiestro (tiam ankoraŭ reĝo) Maksimiliano la 1-a la licencon prelegi pri juro. Spronis lin ankaŭ la duko Georgo la Riĉa de Bavario-Landshut, kiu laŭdire havis intiman rilaton al Apollonia, fratino de Lang. Intertempe Lang ankaŭ servis por la majenca princo-elektisto Berthold von Henneberg kaj ekde 1494 li estis sekretario de la reĝo kies konfidon li gajnis. Ene de ties kancelario, kiu tiutempe ankoraŭ ne estis oficejo kun fiksita loko sed kunvojaĝis kun la korteganoj, Lang fakte havis ordonpovon. Baldaŭ li konsideritis la plej influhava konsiliano de la reĝo, eĉ pli ol Cyprian von Serntein kaj Paul von Liechtenstein, kun kiuj Lang cetere bone rilatis. Helpante Maksimilianon li partoprenis la regnajn dietojn ekde 1495 kaj okule atestis kiel la Regno en la kuro de reformoj plifortiĝis. Li ekkonis la novajn instituciojn per kiuj formiĝis kunvivo politika inter reĝo kaj klasojreprezentantoj. Lang akre atakitis fare de la kontraŭuloj de Maksimiliano, ĉar kiel karierfarintulo el malnobla fono li eksuspektis. Tiel Lang iĝis celo de fiaj onidiroj kaj - eksplikeble ankaŭ per la tiutempe moda kontraŭklerikismo - de polemikaj atakoj.

Ebligis la reĝo al sia kamersekretario brilan karieron, kio normalis nur por nobeloj. Lang kolektis ekleziajn privilegiojn grandstile: i.a. li posedis la prepostejojn en la katedralkapitularoj de Augsburg (1500) kaj Konstanz. En 1501 li iĝis helpepiskopo en Gurk kaj en 1505 episkopo (ĝis 1521/22). Li havis aliron al la kapitaloj de sia naskiĝurbo kaj peris rilatojn inter Maksimiliano kaj la fuggeraj monfontoj. Paralele Lang kapablis lerte uzi la monon por pligrandigi siajn havaĵojn. En 1506 Maksimilano pruntedonis al li la regadon super Kitzbühel. En 1507 Lang aĉetis la Kastelon Wellenburg en Augsburg-Bergheim. Dum la Tronheredmilito de Landshut li batalis en 1504 persone apud la reĝo en la Batalo de Regensburg. Eksterlande dum intertraktoj, por kiuj li pli kaj pli komisiitis, helpis al li la episkopa digneco de Gurk. En interparoladoj kun hungaroj, francoj kaj la papo Lang sukcese kunformis la eŭropan balancon de povo kaj bone engaĝiĝis pri habsburgaj interesoj, antaŭ ĉio en la sudoriento de Eŭropo kaj en Italujo.

Lang mem proklamis 4-an de februaro 1508 en la katedralo de Trento solene la decidon de Maksimiliano adopti la titolon Elektita romia imperiestro. Eble li mem persvadis Maksmilianon pri tiu ĉi procedo ĉar persona irado al Romo por Maksimiliano evidentiĝis neebla. Ĉi tiu lerta formulo restis la oficiala titolo de ĉiuj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio ĝis 1806. Ankaŭ en 1508 Lang finis la statutojn de la Ligo de Cambrai. En 1511 Lang li eĉ realigu la fantaziajn planojn de sia dunganto esti elektota papo! Unu jaron poste Lang peris repaciĝon inter Maksimiliano kaj papo Julio la 2-a. Pro siaj diplomatiaj artoj li nomumitis fare de la papo Kardinalo-diakono de Sant'Angelo. Laŭ la volo de la imperiestro li ankaŭ ricevis kariereblecojn en Salcburgo. En 1514 konfirmis la tiea katedralkapitularo ke Lang iĝu helpepiskopo de Leonhard von Keutschach. Por plenumi la volon de la kapitularanoj Lang peris la sekularigon de tiu ĉi institucio, t.e. ke la regulo de la aŭgustenanaj kanonikoj ne validu por la salcburganoj. La provon havigi ankaŭ la episkopujojn de Magdeburg kaj Halberstadt al si fiaskis. Tio kontraŭe estigis kverelon longan inter Albrecht von Brandenburg kaj la Habsburgoj.

Lia plej granda diplomatia sukceso estis verŝajne la nuptaj intertraktoj inter la Habsburgoj kaj la Jagelonoj ĝis 1515. La tiam farita duobla geedziĝo inter la du dinastioj kondukis en 1526 al la unuiĝo de Hungario kaj Bohemio kun Aŭstrio. En 1519 Lang ankoraŭfoje servis la habsburgan domon elstare kiel aranĝanto de la elekto de la nepo de Maksimiliano, Karlo la 5-a. Pluse Lang peris bonan sekvon de Karlo en la Heredlandoj. Por danki lin la nova imperiestro transdonis al Lang la hispanan episkopujon Cartagena-Murcia. Samtempe iĝis vaka la seĝo de la salcburga ĉefepiskopo: la 26-an de septembro 1519 ordinitis Lang en la Katedralo de Salcburgo pastoro kaj iĝis samtage episkopo.

Lang kaj la protestantoj redakti

 
Blazono de Lang

Pro la multo da ligoj al la habsburgoj, la patricioj de Aŭgsburg kaj la Romkatolika eklezio ne miras ke Lang - post mallonga ŝanceliĝo - klare kontraŭegis la protestantismon. Kontraŭe al multaj aliaj episkopoj li reala taksis la teologian dimension de la komenciĝanta splitiĝo. Lang atente sekvis la evoluon de la humanistoj, havis kontaktojn al rondoj humanismaj en Augsburg (Peutinger) kaj en Vieno (Cuspinian) kaj dungis ankaŭ humanistojn kiel konsilistojn (Bartolini). Ekde la Reichstag-kunveno en Worms en 1521, kie Lang elstare aperis, li okupiĝis pri la plifortigo de la defendofortoj de la romkatolika eklezio. Li subtenis Johann von Staupitz, unu el la plej reformemuloj inter la monakoj humanismaj, kaj ebligis al li iĝi konventa predikisto en Salcburgo. En 1522 Staupitz eĉ iĝis abato de la Arkiabatejo Sankta Petro. Lang ankaŭ spronis la episkopon Berthold Pürstinger en liaj teologiaj demandadoj kaj klarigoj publikaj. La majstroverko de Pürstinger Tewtsche Theologey estas sekve dediĉita al Lang.

Laŭvole de la bavaraj dukoj Lang organizis la t.n. Kunvenon en Mühldorf en 1522 kie priparolatis ekleziaj reformoj: ili tamen la unuan tempon ne realigitis pro la obstrukco kaŭzita per la Gravamina de la episkoparo kontraŭ la aŭstra kaj bavaria landa eklezisistemo. Tamen konstateblas ekde la menciita kongreso unu linio ortodoksa kiu celis la malhelpon de protestantismo dum samtempa helpo de reformoj ene de la propraj vicoj. Lang pledis por tiu ĉi linio kune kun arkiduko Ferdinando kaj duko Vilhelmo la 4-a de Bavario kaj intencis gardi la gravan rolon de princepiskopoj. Li kunresponsis pri la Kunveno de Regensburg al kiu alvokis reĝo Ferdinando la 1-a. Samtempe la suverenco de Lang ene de Salcburgio estis sub minaco. La volo de la parlamentanoj de la diversaj klasoj je plia aŭtonomio povis en 1523 ankoraŭ esti subpremita perforte (Latina Milito). Nova regularo por urboj akceptita en 1524 poste malpligrandigis ties memstarecon. Sed la Kamparana ribelo de 1525 ege endanĝerigis la salcburgan episkopon: la armeo de la farmistoj kaj ministoj sieĝis dum ne tute 3 monatoj la Citadelon Hohensalzburg

La rivalaj Bavario kaj Aŭstrio serĉis tiri profiton el la krizo: ili strebis subigi al si la princĉefepiskopujon. Lang diplomatie helpigis anojn de la ligo Schwäbischer Bund. Li ankaŭ aniĝis al tiu ligo kaj dua ribelo en 1526 sange nuligitis. Estis per tio savita lia suvereneco sekulara, tamen Salcburgio ankoraŭ multajn jarojn suferis pro la kostoj de la milito. Lang devis fari restriktojn koncerne la reprezentadon kortegan, kio ege kolerigis lin, ŝatanton de muziko kaj arto. La bavariaj regantoj kontentigitis per la perspektivo ke la sekvinta episkopo salcburga estu de bavara origino (duko Ernesto de Bavario), krome per privilegioj en la komercado pri salo. Koncerne la salcburgajn teritoriojn en la Heredlandoj gajnis Ferdinando la 1-a. Ene de Salcburgio Lang, malgraŭ duraj rimedoj, ne sukcesis tute estingi protestantajn agadojn. Tamen je la fino de lia regado Salcburgio estis pli forta kaj bone regita fare de elstaraj juristoj. Administrade kaj leĝdonade Lang faris bazojn kiuj validis kerne ĝis 1803.

Ankaŭ koncerne la Regnan politikon Lang sukcesis: li partoprenis ĉe kvazaŭ ĉiuj Reichstag-kunvenoj de la 1520-aj kaj 1530-aj jaroj kaj plisolidigis la staton se Salcburgio en la politiko: li ankaŭ daŭre sukcese konkurencas al Albrecht von Mainz kaj Magdeburg, kiu estis en la direktorio de Reichstag kaj de la Princelektistaro. En 1529 la papo asignis al la salcburgaj episkopoj la honoran titolon Primas Germaniae, ne al la majencaj. Ĝenerale floris la rilatoj kun Romo. En 1534 Lang partoprenis la konklavon kaj ricevis en 1535 fare de Paŭlo la 3-a la episkopujon Albano. Por prepari ĝeneralan koncilion Lang organizis provincan koncilion en 1537 por Salcburgio. Li ankoraŭfoje provis kunigi la reformemulojn ene de la katolikaj ekleziuloj en la diocezoj de Aŭstrio kaj Bavario. Tamen la Reformacio efikis ke ĉie ajn la povo de la sekularaj suverenoj iĝis pli kaj pli gravaj malfavore al la ekleziaj.

Graveco redakti

Lang estis unu el la lastaj nenobelaj episkopoj de la Regna eklezio. La humanisme klera diplomato kaj juristo brile defendis la ekleziajn pozicojn dum 21 jaroj. Kvankam li estis laŭ vivostilo kaj eduko reprezentanto de antaŭreformacia eklezio, li ankaŭ ebenigis la vojon al katolikaj reformoj.

Eksteraj ligiloj redakti