Matthew FLINDERS (16-a de marto 177419-a de julio 1814) estis esploristo kaj navigisto kiu naskiĝis ĉe Donington en la angla provinco Lincolnshire.

Matthew Flinders
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1774 (1774-03-16)
en Donington
Morto 19-an de julio 1814 (1814-07-19) (40-jaraĝa)
en Londono
Tombo Euston Station
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Alma mater The Thomas Cowley High School
Familio
Patro Matthew Flinders
Patrino Susannah Ward
Edz(in)o Ann Chappelle
Infano Anne Flinders
Okupo
Okupo esploristo • kartografobotanikisto • navigisto
Verkoj A Voyage to Terra Australis
vdr

Li estis memedukita navigisto.

Li vojaĝis al Nova sudkimrio en 1795 por esplori la maron nun konata kiel Bass Markolo (angle:Bass Strait) inter Aŭstralio kaj Tasmanio.

En 1801 li komandis duan ekspedicion por esplori la marbordon de Aŭstralio. Dum la vojaĝo li trapasis la Grandan Barieran Rifon (angle: Great Barrier Reef) kaj mezuris la Golfon Karpentarian (angle: Gulf of Carpenteria). Liaj marmapoj estis tre precizaj kaj seneraraj.

Poste en 1803 li komencis vojaĝi reen al Anglio sed bedaŭrinde, la ŝipo ruiniĝis sur rifo nekonata kaj li revenis al Aŭstralio en kutro.

Survoje hejmen, oni malliberigis lin en Maŭricio por 7 jaroj kiel spiono.

Liberigita en 1810 li revenis al Anglio kaj verkis libron Voyage to Terra Australis (Vojaĝo al Terra Australis) Ĝi estis eldonita en 1814 kaj nekredeble je la eldontago li mortis. Li havis nur 40 jarojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti