Matthias Friedwagner

Matthias FRIEDWAGNER (naskiĝinta la 3-an de februaro 1861 en Gallspach/ Distrikto Grieskirchen, mortinta samloke la 5-an de aprilo 1940) estis aŭstra romanisto, pedagogo kaj universitata profesoro.

Matthias Friedwagner
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1861 (1861-02-03)
en Gallspach
Morto 5-an de aprilo 1940 (1940-04-05) (79-jaraĝa)
en Gallspach
Lingvoj germanarumana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo filologo • romanisto • universitata instruisto • Romanian scholar
vdr

Vivo redakti

Post estado je bazlernejo en Gallspach (1867 ĝis 1873), Friedwagner, filo de ĉarpentisto, frekventis mezlernejon realisman (Oberrealschule) en Linz, kie li trapasis la ekzamenon en 1880. En 1881 li ankaŭ sukcese prezentis sin al gimnazia maturiĝekzameniĝon (ĉe Humanistisches Staatsobergymnasium Linz) kio rajtigis lin ekstudenti. Germanistikon kaj latinidajn lingvojn li poste studis ĉe la Universitato de Vieno. Tie li doktoriĝis en 1889 per defendo de disertaĵo pri la lingvo de la malnova franca heroa poemo Huon de Bordeaux (presiĝo en Paderborn, 1891). De 1888 ĝis 1900 li estis mezlerneja instruisto en Vieno.

Li habilitiĝis en 1898 je Vieno. De 1900 ĝis 1911 li sukcedis Theodor Gartner kiel profesoro pri latinida filologio ĉe la Ĉernivca Universitato kiel li dekanis en 1903 dekano kaj rektoris en 1910.

Kariero en Frankfurto redakti

Inter 1911 kaj 1928 li troviĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel posteulo de Heinrich Morf. Frankfurte li dekanis en 1916.

Inter liaj plej konataj disĉiploj frankfurtaj estis Helmut Anthony Hatzfeld, Hellmuth Petriconi kaj Leo Löwenthal.

En Frankfurto li metis la fundamenton pri moderna romanistika esplorado establinte la rumanan lingvon en la frankfurta prelegaro. Li mem ankaŭ okupiĝis pri la lingvoj franca, hispana kaj itala. Specialiĝo lia kuŝis en etimologio, dialektpriesplorado kaj malnovaj francaj epopeoj. Posteulo lia iĝis [[Erhard Lommatzsch.

Familio redakti

Matthias Friedwagner estis edziĝinta al la vienanino Hermine Mathilde Richter (1867-1932). Ili havis filinon nome Irmingard Editha Maria (von Frauendorfer). La paro estis entombigita en privata kripto en arbarkovrita areo inter Gallspach kaj Grieskirchen, kiu estas libere alirebla.

Verkoj (elekto) redakti

  • Meraugis von Portlesguez, Altfranzösischer Abenteuerroman von Raoul von Houdenc. Zum ersten Mal nach allen Handschriften herausgegeben (Raoul von Houdenc, Sämtliche Werke, Bd. 1). Halle 1897
  • La Vengeance Raguidel. Altfranzösischer Abenteuerroman von Raoul von Houdenc. Zum ersten Mal nach allen Handschriften herausgegeben (Raoul von Houdenc, Sämtliche Werke, vol. 2). Halle 1909
  • Frau von Staël's Anteil an der romantischen Bewegung in Frankreich. (=Sonderabdruck aus den Verhandlungen des 9. allgemeinen deutschen Neuphilologentages in Leipzig). Hannover 1901
  • Troubadours und Minnesang, ĉe: Jahrbuch des Freien Deutschen Hochstifts in Frankfurt am Main (1913)
  • Über die Volksdichtung der Bukowiner Rumänen (=inaŭguradparolado de la 2.12.1910), Ĉernivco 1911
  • Goethe als Corneille-Übersetzer, Wien 1890
  • Raoul de Houdenc. Nach allen bekannten Handschriften, vol. 1, Meraugis von Portlesguez. Altfranzösischer Abenteuerroman, Halle a.S. 1897; represo en Ĝenevo 1975
  • Die Verwandtschafts- und Wertverhältnisse der Meraugis-Handschriften, ĉe: Zeitschrift für romanische Philologie 26, 1902
  • Raoul de Houdenc. Nach allen bekannten Handschriften, vol. 2, La vengeance de Raguidel. Altfranzösischer Abenteuerroman, Halle a.S. 1909; represo en Ĝenevo 1975
  • Über die Sprache und Heimat der Rumänen in ihrer Frühzeit, ĉe: Zeitschrift für romanische Philologie 54, 1934, p. 641 ss.
  • Rumänische Volkslieder aus der Bukowina, Würzburg 1940

Eksteraj ligiloj redakti