Matthias Ginter

germana futbalisto

Matthias Ginter (naskiĝis la  19-an de januaro 1994(nun 1994-01-19) en Freiburg im Breisgau, do nun 30-aĝa) estas germana futbalisto, kutime aktiva en la pozicio de defendisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Futbala Mondpokalo 2022. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "3", en la naciaj teamoj de 2018, 2021 kaj 2022 per la ĉemiza numero "4". Klube li laŭ stato de somero 2014 membris en la teamo de SC Freiburg, la gvida futbala unuiĝo de lia naskiĝurbo. Post sekvaj 8 jaroj en la teamoj de Borussia Dortmund (2014-2917) kaj Borussia Mönchengladbach (2017–2022) li ekde aŭgusto denove apartenas al la teamo de SC Freiburg.

Matthias Ginter
Persona informo
Naskonomo Matthias Lukas Ginter
Naskiĝo 19-an de januaro 1994 (1994-01-19) (30-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr