Matthias Schleiden

Matthias SCHLEIDEN (naskiĝis la 5-an de aprilo 1804 en Hamburgo, mortis la 23-an de junio 1881 en Frankfurto-ĉe-Majno) estis germana botanikisto, kiu nomis la ĉelon fundamenta bazo de la plantoj. Li rekonis gravecon de la ĉelkerno.

Matthias Schleiden
Persona informo
Naskonomo Matthias Jakob Schleiden
Naskiĝo 5-an de aprilo 1804 (1804-04-05)
en Hamburgo
Morto 23-an de junio 1881 (1881-06-23) (77-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hamburgo
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Göttingen
Familio
Frat(in)o Heinrich Schleiden
Parencoj Rudolf Schleiden
Okupo
Okupo biologo • universitata instruisto • botanikistofilozofo • fiziologo
vdr
Matthias Jacob Schleiden

En 1839, Schleiden kaj Theodor Schwann proponis la ĉelteorion. Tiu teorio postulas, ke ĉiuj organismoj havas ĉelojn.

Matthias Schleiden studis en Hajdelbergo (1824–27), poste eklaboris kiel juristo en Hamburgo. Ĉar li ŝatis la botanikon, baldaŭ li dediĉis sian tutan tempon al tiu scienca branĉo.

Li preferis - anstataŭ la klasifikado - mikroskopan esploron de la planta strukturo. Kiel botanika profesoro li laboris en la universitato de Jena. En 1838 publikigis verkon pri fitogenezo, en kiu li malvolvis, ke la planta organismo konsistas el ĉeloj.

Ekde la jaro 1863 li laboris en la rusia Dorpat (hodiaŭ Tartu, Estonio) kiel botanika profesoro.