Matthias de Vries

Matthias de Vries ( Haarlem, 9 novembro 1820 - Leiden, 9 aŭgusto 1892 ) estis nederlanda lingvisto, literaturisto, leksikografo kaj interalie la fondinto de la plej granda historia vortaro en la mondo, la Woordenboek der Nederlandsche Taal ('vortaro de la nederlanda lingvo').

Matthias de Vries
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1820 (1820-11-09)
en Harlemo
Morto 9-an de aŭgusto 1892 (1892-08-09) (71-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Memorigilo Matthias de Vries
Okupo
Okupo historiisto • nederlandisto • profesoro • universitata instruisto • verkisto
vdr

Matthias de Vries studis klasikajn lingvojn, matematikon kaj sanskriton en Leiden. Li fariĝis profesoro pri la nederlanda lingvo kaj la historio de la patrujo en 1849 en Groningen kaj en Leiden en 1853. Li estis profesoro tie pri la nederlanda lingvo kaj ĝermana lingvistiko en 1860 kaj depost tiam la fakon transprenis Pieter Jakob Cosijn.

Matthias de Vries estas konsiderata kiel efektiva fondinto de la nederlanda lingvo-studo en scienca senco (nl: neerlandistiek). Ĉi tio efektive estis reprezentita en Leiden ekde 1797, kaj nur kun la starigo de doktoreco en nederlanda literaturo (1877), ĝi fariĝis vera universitata fako. La fama lingvisto Ferdinand de Saussure (1857-1913) estis studinto de Matthias de Vries[1].

Bibliografio redakti

  • A. Kluyver: en: Petrus Johannes Blok, Philipp Christiaan Molhuysen (eld.): Nieuw Nederlandsch Biografisch Woordenboek, parto 1, N. Israel, Amsterdam 1974, Sp. 1525–1527 (nederlanda, knaw.nl / dbnl.org – unua eldono: A. W. Sijthoff, Leiden 1911).
  • A. Kluyver: Levensbericht van Matthias de Vries. In: Handelingen en mededeelingen van de Maatschappij der Nederlandsche Letterkunde te Leiden, over het jaar 1892–1893. E.J. Brill, Leiden 1893, paĝoj 39–108 (rete)
  • J. Verdam: Levensbericht M. de Vries. en: Jaarboek van de Kon. Akademie van Wetenschappen. Amsterdam 1892, paĝoj 79–126 (reta PDF)
  • Karina van Dalen-Oskam: De idealistische lexicograaf (la idealista leksikografo), Matthias de Vries (1820–1892). en: Win van Anrooij, Dini Hogenelst, Geert Warnar: Der vaderen Boek. Beoefenaren van de studie der Middelnederlandse letterkunde, University Press, Amsterdam, 2003, ISBN 9053566414, paĝoj 61–76

Referencoj redakti

  1. (nl) Jan Noordegraaf, De Cours besproken: 100 jaar later, Neerlandistiek, la 16-an de junio 2017.