Matti Järvinen
Matti JÄRVINEN (naskiĝinta 18-a de februaro 1909 en Tampereo, mortinta 22-a de julio 1985 en Helsinko) estis finna lancoĵetisto. Li reprezentis Finnlandon en 15 internaciaj konkursoj. Li ricevis oron en olimpiaj ludoj 1932. Li faris mondan rekordon en lancoĵetado 10 fojojn. Li estis la dua, kiu ĵetis pli longe ol 70 m. Li venkis la eŭropan ĉampionadon du fojojn kaj finnan ĉampionadon ok fojojn. Lia personala rekordo estas 77.23 m. Li apartenis al sportklubo Helsingin Kisa-Veikot. Ankaŭ lia frato Yrjö Järvinen estis lancoĵetisto. Frato Kalle Järvinen estis globoĵetisto, kaj ilia patro estis diskoĵetisto. Dum daŭriga milito en 1942 Matti Järvinen partoprenis en Berlino en internacia konkurso de civitanoj de landoj de Akso Berlino-Romo-Tokio.
Matti Järvinen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1909 en Tampere |
Morto | 22-an de julio 1985 (76-jaraĝa) en Helsinko |
Ŝtataneco | Finnlando |
Familio | |
Patro | Verner Järvinen |
Frat(in)oj | Akilles Järvinen • Kalle Järvinen |
Okupo | |
Okupo | lancoĵetisto • atleto |