Matti Vanhanen
finna politikisto
Matti Taneli VANHANEN (n. 4-an de novembro 1955, en Jyväskylä) estas finna eksa politikisto el la Centra partio. Li estis parlamentano ekde 1991 ĝis 2010 kaj ĉefministro ekde la 24-a de junio 2003 ĝis la 22-a de junio 2010. Post sia retiriĝo el politika laboro li estas direktoro an Asocio de Privataj Entreprenoj.
Matti Vanhanen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1955 (65-jara) en Jyväskylä |
Lingvoj | finna lingvo |
Loĝloko | Nurmijärvi |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Tatu Vanhanen |
Edz(in)o | Merja Mäntyniemi |
Okupo | |
Okupo | politikisto • blogisto • ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | https://www.eduskunta.fi/EN/kansanedustajat/Pages/414.aspx |
Matti Vanhanen havas edukon de magistro de sociaj sciencoj kaj antaŭ elektiĝo al parlamento en 1991 li laboris kiel ĵurnalisto en la loka gazeto Kehäsanomat en Vantaa (1985-1991).
Li estis ministro pri defendo dum kelkaj monatoj en 2003. En 2006 li estis la kandidato de la Centra Partio por ŝtatprezidanta posteno kaj ricevis 18,6 % el la voĉoj.
Matti Vanhanen nuntempe loĝas en la vilaĝo Lepsämä, parto de Klaukkala.
Eksteraj ligilojRedakti
- - paĝo pri Vanhanen kiel parlamentano en la finna