La Maturidismo estas teologia tradicio fondita de Abu Mansur al-Maturidi (944). La maturidismo estis la ĉefa tradicio en Centra Azio bazita sur la hanafisma jurisprudenco. Ĝi estas pli influita de la persaj interpretoj de la Islamo kaj malpli de la tradicioj establitaj ene de la araba kulturo. Kontraste kun la tradiciisma alproksimiĝo, la Maturidismo permesas malakcepti haditojn surbaze ekskluzive de la racio. La revelacio, tamen, plue havas gravon ĉar informas la personojn pri tio kio estas trans ties intelektaj limoj, kiel la koncepto de la vivo postmorte. Kontraste, la etiko ne postulas profetecon aŭ revelacion, sed povas esti komprenata ekskluzive per la vojo de la racio. Unu de la triboj, nome la Selĝukoj, migris al Turkio, kie poste establiĝis la Otomana Imperio. Ilia preferata skolo de jurisprudenco atingis novan elstarecon laŭlonge de la tuta imperio, sed ĝi iĝis sekvita preskaŭ ekskluzive de la sekvantoj de la skolo Hanafismo, dum la sekvantoj de la skoloj Ŝafiisma kaj Malikisma ene de la islama imperio sekvis la pensarskolojn Aŝaria kaj Atharia. Tiel, ie ajna kie estas sekvantoj de Hanafismo oni povas trovi la kredaron de Maturidistoj.

Maturidismo
skolo de Islamo
Fondinto(j) Abu Mansur al-Maturidi vd
vdr
Maŭzoleo de Abu Mansur al-Maturidi.

En 2016, koncilio malfermita de la granda imamo de la Al-Azhar-moskeo, nome Ahmed el-Taĝeb, kiu arigis 200 sunaismajn gravulojn de la tuta mondo, kunvenis por difini la identecon de tiuj konataj kiel «sunaistoj», diference de la diversaj grupoj konsiderataj kiel konfuzitaj. Kiel rezulto, la sunaismaj gravuloj interkonsentis, ke pri kredato ankaŭ maturidistoj estas reale sunaistoj.[1]

La Maturidismo asertas jenon:

Interno de la maŭzoleo en Samarkando de Abu Mansur al-Maturidi.
  • Ĉiuj atributoj de Dio estas eternaj kaj ne estas separataj disde Dio.[2]
  • La etiko havas objektivan ekziston kaj la homo estas kapabla rekoni ĝin pere de la racio.[3]
  • Kvankam la homo estas intelektulo kapabla realigi Dion, li bezonas revelaciojn de la Profetoj, ĉar la homa deziro povas devojiĝi ties intelekton.[2]
  • La homoj estas liberaj por determini sian agadon ene de la atingo havigita de Dio. Sekve, Dio kreis ĉiujn eblojn, sed la homo estas libera por elekti. Tiu koncepto estas konata kiel "okazismo".[2]
  • La Korano estas la parolo de Dio nekreita, tamen poste ĝi ekhavas formon (ĉu sone ĉu litere) se ĝi estas kreata.
  • La ses fideroj.[4]
  • La religiaj aŭtoritatoj bezonas raciajn argumentojn por pruvi siajn asertojn.[5]
  • Subteno al la scienco kaj al la islama filozofio.[5]
  • La Maturidistoj aserta, ke la fido nej pliiĝas nek malpliiĝas laŭ la propraj faroj; estas male la "takŭa" (pieco) kio pliiĝas kaj malpliiĝas. Male la Aŝarijanoj diras, ke la fido mem pliiĝas kaj malpliiĝas laŭ la propraj faroj.[6]

Notoj redakti

  1. Schisme en Islam: le Wahhabisme exclu du sunnisme. Metamag. Arkivita el la originalo la 4an de aŭgusto 2017. Konsultita la 13an de Junio 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Cenap Çakmak Islam: A Worldwide Encyclopedia, ABC-CLIO, 2017 isbn=978-1-610-69217-5 p. 1014
  3. Oliver Leaman, The Biographical Encyclopedia of Islamic Philosophy, Bloomsbury Publishing, 2015 isbn= 978-1-472-56945-5 p. 311
  4. Oliver Leaman, The Qur'an: An Encyclopedia, Taylor & Francis, 2006 isbn= 978-0-415-32639-1 p. 41
  5. 5,0 5,1 Ulli Roth, Armin Kreiner, Gunther Wenz, Friedo Ricken, Mahmut Ay, Roderich Barth, Halis Albayrak, Muammer Esen, Engin Erdem kaj Hikmet Yaman, Glaube und Vernunft in Christentum und Islam, Kohlhammer Verlag, 2017 isbn= 978-3-170-31526-6 p. 83
  6. Cenap Çakmak Islam: A Worldwide Encyclopedia, ABC-CLIO, 2017 isbn=978-1-610-69217-5 p. 1015