Malfermi la ĉefan menuon

Maurice Duruflé (* 11-an de januaro 1902 en Louviers, Eure; † 16-an de junio 1986 en Parizo) estis franca orgenisto kaj komponisto.

Maurice Duruflé
Durufle.gif
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de januaro 1902 (1902-01-11)
en Louviers
Morto 16-an de junio 1986 (1986-06-16) (84-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio Nacia Supera de Muziko kaj de Danco
Profesio komponisto, orgenisto, muzikinstruisto, universitata profesoro
Verkaro Requiem
Familianoj
Edz(in)o Marie-Madeleine Duruflé-Chevalier
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

VivoRedakti

Duruflé studis ĉe la Pariza Konservatorio ĉe Noël kaj Jean Gallon, Paul Dukas, Louis Vierne kaj Charles Tournemire kaj apartenas samkiel tiuj lastaj al la elstaraj reprezentantoj de la granda franca orgenista skolo fondita de César Franck kaj Charles-Marie Widor. Ekde 1930 li estis orgenisto ĉe la Pariza preĝejo St. Étienne-du-Mont kaj travojaĝis Eŭropon kaj nordan Amerikon kiel koncertorgenisto. En 1944 li fariĝis profesoro por harmoniscienco ĉe la Konservatorio. En 1953 Duruflé edzinigis la orgenistinon Marie-Madeleine Chevalier (1921-1999), lernantino de Marcel Dupré, kun kiu li ankaŭ ofte komune koncertis. Ambaŭ suferis la 29-an de majo 1975 gravan aŭtoakcidenton, kiu finis la orgenistan karieron de Duruflé. Lia lasta verko, la mallonga ĥorkomponaĵo Notre-Père, ekestis en 1977. Maurice Duruflé mortis en 1986 je la aĝo de 84 jaroj en Parizo.

Duruflé verkis antaŭ ĉio sakralan voĉkantan kaj orgenmuzikon. Kvamkam li komponis dum sia tuta vivo, li publikigis nur onon de sia kreitaĵo. Lia verkaro influita de la malnovromantiko, la impresionismo kaj la Gregoria ĉanto ampleksas nur 14 verkojn garnitaj per opusnumero, kiuj tamen distingiĝas senescepte per granda povo kaj alta originaleco. El inter la orgenverkoj elstaras la suite op. 5 de 1932, samkiel la Prélude et Fuge sur le nom d'Alain op. 7, ekestinta en la jaro 1942. Famiĝis lia rekviemo (1947) por solistoj, ĥoro, orgeno kaj orkestro, agnoskata majstraĵo de franca sakrala muziko.

KomponaĵojRedakti

Orgeno solaRedakti

  • Scherzo op. 2 (1926)
  • Prélude, Adagio et Choral varié sur le Veni Creator op. 4 (1930)
  • Suite op. 5 (1932):
    • Prélude
    • Sicilienne
    • Toccata
  • Prélude et Fuge sur le nom d'Alain op. 7 (1942)
  • Prélude sur l'Introït de l'Epiphanie op. 13 (1961)
  • Fugue sur   le carillon des heures de la Cathédrale de Soissons op. 12 (1962)
  • Méditation op. posth. (1964)
  • Lecture à vue (ne publikita)
  • Fugue (ne publikita)
  • Lux aeterna (ne publikita)

ĈambromuzikoRedakti

  • Prélude, Récitatif et Variations op. 3 por fluto, vjolo kaj piano (1928)

Piano solaRedakti

  • Triptyque op. 1: Fantaisie sur des thèmes grégoriens (1927/1943, ne publikita)
  • Trois Danses op. 6 (1932, pianversio de la komponisto):
    • Divertissement
    • Danse lente
    • Tambourin

Piano je kvar manojRedakti

  • Trois Danses op. 6 (1932, transskribaĵo de la komponisto):
    • Divertissement
    • Danse lente
    • Tambourin

Du pianojRedakti

  • Trois Danses op. 6 (1932, transskribaĵo de la komponisto):
    • Divertissement
    • Danse lente
    • Tambourin

OrkestroverkojRedakti

  • Trois Danses op. 6 (1932):
    • Divertissement
    • Danse lente
    • Tambourin
  • Andante et Scherzo op. 8 (1940)

ĤorverkojRedakti

  • Requiem op. 9 por solistoj, ĥoro, orkestro kaj orgeno (1947)
    • Versio kun granda orkestro (1947)
    • Versio kun orgeno (1948)
    • Versio kun malgranda orkestro (1961)
  • Quatre Motets sur des Thèmes Grégoriens op. 10 por ĥoro akapela (1960):
  • Messe Cum Jubilo op. 11 por baritono, virĥoro kaj orkestro (1966):
    • Versio kun orgeno (1967)
    • Versio kun granda orkestro (1970)
    • Versio kun malgranda orkestro (1972)
  • Notre Père op. 14 por kvarvoĉa miksita ĥoro (1977)

Ceteraj komponaĵojRedakti

  • Hommage à Jean Gallon (1953)
  • Sicilienne aus der Suite op. 5 por malgranda orkestro (fluto, hobojo, klarneto, fagoto, korno kaj arĉkvinteto, ne publikita)

TransskibojRedakti

  • Johann Sebastian Bach: Vier Choralvorspiele für Orgel , orkestrigita de Maurice Duruflé (1942/1945):
    • Nun komm, der Heiden Heiland (18 ĥoraloj)
    • Nun freut euch, lieben Christen gmein BWV 734
    • O Lamm Gottes unschuldig BWV 656 (18 ĥoraloj)
    • In dir ist Freude BWV 615 (Orgelbüchlein)
  • Louis Vierne: Soirs étrangers op. 56, por violonĉelo kaj piano, orkestrigita de Maurice Duruflé (1943):
    • Grenade
    • Sur le Léman
    • Venise
    • Steppe canadien
    • Poisson chinois
  • Louis Vierne: Ballade du désespéré op. 61, poème lyrique por tenoro kaj piano, orkestrigita de Maurice Duruflé (1943)
  • Maurice Duruflé: Requiem op. 9, por kantvoĉo kaj piano (1947)
  • Johann Sebastian Bach: du ĥoraloj el la kantatoj BWV 22 kaj 147, aranĝitaj por orgeno sola de Maurice Duruflé (1952)
  • Louis Vierne: Trois Improvisations por orgeno (Notre-Dame-de-Paris, novembro 1928), transskribaĵo de Maurice Duruflé (1954):
    • Marche épiscopale
    • Méditation
    • Cortège
  • Charles Tournemire: Cinq Improvisations por orgeno (Ste. Clotilde, Paris, 1930/1931), transskribaĵo de Maurice Duruflé (1956-1958):
    • Petite rhapsodie improvisée
    • Cantilène improvisée
    • Improvisation sur le "Te Deum"
    • Fantaisie-Improvisation sur l'"Ave maris stella"
    • Choral-Improvisation sur le "Victimae paschali"
  • Gabriel Fauré: Prélude de Pelléas et Mélisande , transskribita por orgeno sola de Maurice Duruflé
  • Robert Schumann: Lamentation , transskribita por orgeno sola de Maurice Duruflé

BibliofiaĵojRedakti

  • Ronald Ebrecht, ed. Maurice Duruflé (1902-1986): The Last Impressionist. Lanham, MD: Scarecrow Press, 2002. ISBN 081084351X.
  • Jörg Abbing: Maurice Duruflé – Aspekte zu Leben und Werk, Peter Ewers Verlag, Paderborn 2002, 4-a eldono, ISBN=978-3928243070

Eksteraj ligilojRedakti