Maurice Noël FLOQUET (25-a de decembro 1894, Poissons (Haute-Marne)10-a de novembro 2006, Montauroux) estis iam la plej aĝa franco kaj unu el la lastaj transvivantaj francaj veteranoj de la Unua mondmilito.

Maurice Floquet
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1894 (1894-12-25)
en Poissons
Morto 10-an de novembro 2006 (2006-11-10) (111-jaraĝa)
en Montauroux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Maurice Floquet
Okupo
Okupo militisto
vdr

Li ankaŭ estis - atinginta la aĝon de 111 jaroj kaj 320 tagoj - la plej longe vivinta soldato de Francio iam ajn. Plie, Maurice Floquet estis dum kvar jaroj la plej olda franca viro - la plej olda homo de Francio estis virino: Jeanne Calment kun pruvita aĝo de 122 jaroj kaj 164 tagoj je ŝia morto.

Dum la Unua mondmilito redakti

Floquet soldatiĝis en septembro 1914, servis en la artilerio ĉe la belgia fronto kaj estis plurfoje vundita, unuafoje en la Batalo ĉe Marno, plie ĉe Somme, alian fojon ĉe Neuve Chapelle, kie peco de roko enpikiĝis en lian gorĝon kaj malhelpis lian spiradon ĝis - laŭ la raportoj - venis malamika soldato kaj forigis la rokpecon, tiel savinte lian vivon. Ĝis sia morto li havis germanan kuglon en sia brako.

Postmilite redakti

Floquet edziĝis, fariĝis riparisto de traktoroj. Eĉ post sia 100-a jaro li prizorgis sian ĝardenon, kaj en aĝo de 110 ankoraŭ biciklis 20 minutojn tage en sia korto.

Li ŝatis spekti televidon kaj malŝatis porti siajn okulvitrojn. povis vidi sian pra-pra-nepon. En oktobro 2006 li skribis leterojn al la tiutempe plej aĝaj veteranoj Henry Allingham (Britio) kaj Robert Meier (Germanio). En novembro 2006 li devis resti enlite kaj mortis la 10-an, tiutempe estante la plej aĝa eŭropano.

Honorigoj redakti

Fontoj, notoj redakti

  1. News from France, 13-a de aprilo, 2005 (PDF formato), retejo vizitita la 31-an de majo 2006

Vidu ankaŭ redakti