Maurice Merger

(Alidirektita el Maurice MERGER)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Maurice Jules Gustave MERGER (naskiĝis la 1-an de decembro 1924 - pereis la 14-an de decembro 1993 en hungaria aŭto-akcidento) estis franca esperantisto.

Maurice Merger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1924 (1924-12-01)
Morto 14-an de decembro 1993 (1993-12-14) (69-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
vdr

E-isto de 30 jaroj, li estis tre aktiva membro de Mondpaca Esperanto-Movado kaj de la franca E-ista Federacio de Laboro, ofta artikolanto en Le Travailleur Espérantiste de ĉi lasta.