Maurice Maréchal (ĵurnalisto)

franca ĵurnalisto

Maurice Maréchal ([moRIS mareŜAL] ; naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1882 en Château-Chinon, mortis la 15-an de februaro 1942 en Vichy) estis franca ĵurnalisto Li kun lia edzino Jeanne Maréchal estas unu el la fondintoj de la semajngazeto: Le Canard enchaîné.

Maurice Maréchal
Persona informo
NomoMaurice Maréchal
Dato de naskiĝo27-a de aŭgusto 1882
NaskiĝlokoChâteau-Chinon
Dato de morto15-a de februaro 1942
MortolokoVichy
Mortokialomalsano [+]
Aĝo je morto59
Okupoj kaj profesioj
Okupoĵurnalisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
Edz(in)oJeanne Maréchal [+]
Lingvoj
Denaska lingvofranca lingvo [+]
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li naskiĝis en la departemento Nièvre, kie sia patro estis inspektoro pri la arbaroj. Tuj post sia lernado, li komencis tre juna en la ĵurnalismo: en la 1900-aj jaroj, li verkis artikolojn en gazetoj La Guerre sociale, de Gustave Hervé, La Bataille syndicaliste, le Bonnet rouge, Le Matin (kie li okupiĝis pri la meteologia rubriko). Li maldungiĝis el La Guerre sociale kiam Gustave Hervé forlasis la ekstrenan pacismon por adopti ekstreman naciismon. Li estus redaktoro en L'Humanité en 1916; sed li lasis sian nomon en neniu el tiuj gazetoj: tiam, ne estis kutima subskribi oniajn artikolojn en politikaj gazetoj.

En 1915, li kaj sia edzino kontaktis kun Henri-Paul Deyvaux-Gassier por kune fondi gazeton: Le Canard enchaîné kies unua numero aperis la 10-a de septembro 1915. Maurice Maréchal (kiu ne estis rekrutigata dum la unua mondmilito) estis direktoro kaj vigliganto de tiu gazeto kaj verkis artikolojn, dum sia edzino Jeanne Maréchal, prizorgis la liveron al la abonantoj.

Kiam Maurice Maréchal mortis en 1942, Jeanne reprenis la direktorecon de la gazeto.