Maurice Papon (La 3-an de‏ septembro 1910 - La 17-an de februaro 2007) estis franca oficulo, interalie guberniestro de la departamento Geronde, kiu kunlaboris kun Nazia Germanio en siaj agoj por ekstermi la judojn dum la holokaŭsto. En 1961 li estis la ĉefo de la metropola polico de parizo kaj ordonis al la pariza polico fari la Masakron de Parizo. Li estis kondamnita tre malfrue pro siaj krimoj kontraŭ la homaro dum la dua mondmilito kaj poste dum la kvina Franca Respubliko, kaj estis liberigita antaŭ ol plenumi la plenan punon de malliberigo trudita al li, pro tio, ke lia sanstato ne estis normala.

Maurice Papon
Persona informo
Maurice Papon
Naskiĝo 3-an de septembro 1910 (1910-09-03)
en Gretz-Armainvilliers
Morto 17-an de februaro 2007 (2007-02-17) (96-jaraĝa)
en Pontault-Combault
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Gretz-Armainvilliers vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • jura fakultato de la Universitato de Parizo • Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj vd
Partio Unio de Demokratoj por la RespublikoRassemblement Pour la République vd
Subskribo Maurice Papon
Familio
Patro Arthur Papon vd
Profesio
Okupo politikisto • oficisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Unuaj jaroj kaj la periodo de la dua mondmilito redakti

Papon naskiĝis en Parizo. Filo de advokato. Li studis juron, sociologion kaj psikologion.

En la aĝo de 20 jaroj li eniris la publikan servon kaj progresis tra la jaroj en siaj devoj, ĝis en 1942, en la tempo de Reĝimo de Vichy, li atingis la rangon de guberniestro de provinco Gironde ĉirkaŭ la urbo Bordeaux, en sudokcidenta Francio [1]. En tiu funkcio li respondecis pri judaj aferoj, kaj kunlabore kun la nazioj ordonis la amasan deportadon de judoj al ekstermado, malliberigante ilin unu en koncentrejo Merignac, poste en Koncentrejo de Drancy, kiu servis kiel transitstacio por la francaj judoj survoje al Aŭŝvico kaj aliaj naziaj ekstremejoj tra Eŭropo.

De la mezo de 1944, kiam jam estis klare, ke la germanoj perdos la militon, Papon komencis transdoni informojn pri la germanoj al la franca rezista movado ("la rezisto").

Post la dua mondmilito redakti

Post la milito, Papon ricevis atestilon kiel rezista batalanto, kaj li aliĝis al la nova establo. En 1958 li estis nomumita komandanto de la pariza polico [2]. Kiel komandanto de la polico, en 1961 li ordonis al siaj fortoj ataki senarman alĝerian homamason de manifestaciantoj en tio, kio fariĝis konata kiel la Pariza Masakro (1961). La nombro de viktimoj en la masakro estis taksita je 70 ĝis 200.

En 1963 li estis menciita kiel kandidato por servi kiel ambasadoro al Israelo. En 1966, li faris privatan viziton en Israelo, kaj estis priskribita kiel "lojala amiko de Israelo." En ĉi tiu jaro lia nomo estis menciita kiel unu el tiuj implikitaj en la afero Ben Barka.

En 1968, Papon eniris politikan vivon. Li estis la ministro pri la buĝeto dum la prezidanteco de Valerie Giscard d'Estaing. Dum la tuta tempo, Papon sukcesis konservi sian sekreton kaj kaŝi la fakton de sia partopreno en la deportado de la judoj al ekstermado, sed en 1981 liaj agoj estis elmontritaj, kiam centoj da dokumentoj estis hazarde trovitaj en la municipaj arkivoj de Bordeaux, inkluzive la deportadajn ordonojn subskribitaj de Papon. La dokumentoj estis publikigitaj en Le Canard enchaîné, populara franca ĵurnalo, leĝa enketo komenciĝis kaj Papon estis devigita eksiĝi.

Lia proceso kaj kondamno redakti

En 1983 akuzo estis prezentita kontraŭ Papon sed en 1987 la akuzo estis eksigita pro teknikaj juraj kialoj. En 1988 nova akuzo estis prezentita kaj Papon estis akuzita pri farado de krimoj kontraŭ la homaro [3]. Jaroj pasis kaj la akuzo estis ŝanĝita en 1995 al "kunkulpeco pri krimoj kontraŭ la homaro." Papon prenis procesojn kaj pledojn por eksigi la akuzon kontraŭ li, sed finfine estis procesigita en 1997.

Francaj juristoj spekulis, ke la registaro faris paŝojn celitajn por treni la procesojn, pro sia malemo malkaŝi la gamon kaj profundon de franca kunlaborismo en la periodo de Vichy. La prokrastoj ankaŭ daŭris dum la proceso, de kiu Papon forestis de siaj kunvenoj pro sia malfortika sanstato [4].

Je la proceso, la prokuroro akuzisto asertis, ke Papon kaŭzis la deportadon de 1 560 judoj, inkluzive de virinoj, maljunuloj kaj infanoj, al iliaj mortoj. La defendo baziĝis sur malfacilaĵoj por identigi kaj interpreti pruvojn de antaŭ kvindek jaroj. Papon eĉ asertis esti daŭrinta en sia ofico por helpi la reziston en ĝia lukto savi judojn. Li ankaŭ asertis, ke li ne sciis, kien la judoj estas transportataj per la kaĝtransportaj trajnoj [5].

La proceso finiĝis per la kondamno de Papon pro kunlaborado kaj farado de krimoj kontraŭ la homaro. Nur unu franca kunlaboranto antaŭ li, Paul Touvier, milicia komandanto de Vichy, estis kondamnita pro krimoj kontraŭ la homaro [6].

La proceso de Papon helpis refuti la aserton, ke la franca rezista movado en la periodo de Vichy estis amasa movado. La gazetaro taksis, ke la jura proceso daŭris tiel longe sub la influo de franca prezidanto Francois Mitterrand (kiu mem estis altranga oficisto en la registaro de Vichy) kun la celo malklarigi la memoron de la pasinteco. [7]

En 1998, Papon estis kondamnita al 10 jaroj da malliberejo. Papon apelaciis, kaj dum la proceso de la apelacio fuĝis al Svislando. La apelacio estis malakceptita ĉar franca juro postulis ke apelacianto kondamnita al malliberigo estu malliberigita en Francio la nokton antaŭ la apelaciaŭdo, dum Papon estis tiam en Svislando. La svisaj aŭtoritatoj ekstradiciis Papon al Francio por plenumi lian punon. Dum lia tempo en malliberejo, franca prezidanto Jacques Chirac senigis lin de ĉiuj honoroj, kiujn li ricevis por siaj servoj al Francio kiel publika servisto [8].

En 2002, Papon prezentis peton por frua liberigo pro sia sanstato, sed prezidanto Chirac malakceptis ĝin. Papon apelaciis la decidon al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. La kortumo akceptis sian apelacion kaj ordonis al li konsiderindan pagon por juraj elspezoj [9]. Samtempe advokatoj de Papon prezentis apartan apelacion en Francio, surbaze de nova leĝo postulanta liberigon de maljunaj kaj malsanaj kaptitoj por kuracado, kaj Papon estis liberigita el malliberejo la 18-an de septembro 2002, julio 2003 liaj pensiaj pagoj estis renovigitaj. Dum multaj en Francio kaj Eŭropo opiniis ke la malliberigo de Papon rekonus agnoskon de la franca kunlaboro de Vichy, lia liberigo remalfermis la vundojn.

En februaro 1999, Papon prezentis proceson pro insultado de publika funkciulo kontraŭ la historiisto Jean-Luc Einaudi, kiu esploris la masakron en Parizo kaj publikis ke: "En la nokto de la 17-a de oktobro, 1961, masakro estis farita de la polico laŭ la ordonoj de Maurice Papon." Tiutempe la ŝtato agnoskis la masakron en 1998 kaj akceptis 40 mortojn. Responde al la peto de Papon, la tribunalo donis neklaran verdikton, en kiu, asertante, ke Einaudi "kalumniis" la nomon de Papon, sed agnoskis ke li agis kun "bonaj intencoj" unuflanke, kaj aliflanke, laŭdis "la seriozecon kaj kvaliton de la esplorado de Einaudi. "

Referencoj redakti

  1. "Les grandes dates de sa carrière", Le Nouvel Observateur, 17 February 2007. (in French)
  2. The important dates of the Papon Affair, Le Figaro, 17 February 2007. (in French)
  3. Video of the opening of the Papon trial, INA archive website
  4. "Maurice Papon's trial", Trial, video
  5. Yad Vashem :Papon trial. Arkivita el la originalo je 2021-10-19. Alirita 2021-10-17.
  6. "Bousquet, Touvier and Papon: Three Vichy personalities". Arkivita el la originalo je 2011-05-20. Alirita 2021-10-17.
  7. Paul Webster (21 October 1999). "French justice on trial as Papon flees". The Guardian.
  8. Decision by the chancellor of the Legion of Honour[rompita ligilo], related to Papon's conviction and the stripping of his decoration
  9. ECHR judgment

Eksteraj ligiloj redakti