Maurice René Fréchet
Maurice René FRÉCHET (2-a de septembro 1878 – 4-a de junio 1973) estis mondkonata matematikisto kaj franca esperantisto. Li estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA de post 1958.
Maurice René Fréchet | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Maurice René Fréchet | |||||
Naskiĝo | 2-an de septembro 1878 en Maligny | ||||
Morto | 4-an de junio 1973 (94-jara) en Parizo | ||||
Tombo | Pariza tombejo de Bagneux [#] | ||||
Lingvoj | Esperanto • franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Supera normala lernejo • Lycée Buffon [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • esperantisto • statistikisto • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | analitiko • funkcia analitiko • probabloteorio • matematiko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Jacques Hadamard [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | spaco de Fréchet ❦ Fréchet-sternaĵo ❦ Fréchet-distribuo ❦ filtrilo de Fréchet ❦ Fréchet derivative ❦ Fréchet distance ❦ Fréchet mean ❦ Fréchet algebra ❦ Fréchet inequalities ❦ Fréchet surface ❦ Fréchet principle [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis mondfama matematikisto, membro de pluraj akademioj de sciencoj, interalie tiuj de Francio, Pollando kaj Nederlando, kaj emerita profesoro de matematiko en la Scienca Fakultato de la Universitato de Parizo. Prezidanto de ISAE de 1950 ĝis 1953 kaj aktiva pledanto por Esperanto en sia fako, li aperigis plurajn matematikajn studojn originale verkitajn en Esperanto kaj kunlaboris en Sciencaj studoj. Nelaste, li estis honora membro de Internacia Instituto de Statistiko, honora prezidanto de Federacio de Francaj Sciencaj Societoj kaj antaŭa prezidanto de la Matematika Societo de Francio. La franca ŝtato honorigis lin per la ordeno de la Honora Legio. Inter pliraj aliaj premioj, li ankaŭ en 1925 honoriĝis per la premio Montyon.
VerkojRedakti
- Determinado de la plej generalaj planaj paraanalitikaj funkcioj, Ann. di Mat.,35,1953,255-268.
- La kanonaj formoj de la 2,3,4 dimensiaj paraanalitikaj funkcioj. Comp. Math.,12,2,81-96,1954.
- La paraanalitikaj funkcioj en n dimensioj, Journal für die reine und angewandte Mathematik,195,1/2,1956,22-41.
- Pri iuj tipoj de minimumaj surfacoj, Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj, P.Neergard ed., ISAE, 1958.
- Ĉu la spaco de la kurboj estas Banach-a spaco ? J.Math. pures et appl., t.40,1961,p.197.
- L’espace dont chaque élément est une courbe n’est qu’un semi-espace de Banach, Ann.scient. Ec.Norm.Sup., 3e série,78,1961,p.241-272.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Trovu « Maurice René Fréchet » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- La kanonaj formoj de la 2, 3, 4 -dimensiaj paraanalitikaj funkcioj. En Esperanto, en Revuo Compositio Mathematica, 12 (1954-1956), p. 81-96, formo PDF.