Maurice THOREZ (naskiĝis la  28-an de aprilo 1900(nun 1900-04-28) en Noyelles-Godault (Pas-de-Calais), mortis la 11-an de julio 1964 sur Nigra maro dum ŝipveturado al Jalto) estis franca politikisto.

Maurice Thorez
Persona informo
Maurice Thorez
Naskiĝo 28-an de aprilo 1900 (1900-04-28)
en Noyelles-Godault
Morto 11-an de julio 1964 (1964-07-11) (64-jaraĝa)
en Nigra Maro
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj francarusa vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Franca Komunista PartioFranca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Subskribo Maurice Thorez
Familio
Edz(in)o Jeannette Vermeersch • Aurore Memboeuf vd
Infanoj Paul Thorez • Maurice Thorez • Jean Thorez • Pierre Thorez vd
Profesio
Okupo politikisto • ministo vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis ministo, sed estis maldungita pro lia implikiĝo en politiko. En 1919 li estis membro de la socialista partio sed aniĝis al la komunista partio post la kongreso de Tours. En la jaroj 1920-aj li organizis la lukton kontraŭ la kampanjoj en Maroko kaj Alĝerio kaj en 1930 li iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio. En 1932 li estis elektita deputito. En oktobro 1939 li dezertis el la armeo laŭ ordono de Komintern kaj fuĝis al Sovetio. Aldone al senigo de lia franca civitaneco, li foreste estis kondamnita al malliberejo. En 1943 li partoprenis en la diskutoj por la forigo de Kominterno. En 1944, estinte amnestiita, li revenis al Francio kaj estis denove elektita deputito, dum la periodo de de Gaulle. En 1947, kiam Ramadier elpuŝis la komunistojn el regado, li iĝis mergita en la internaj problemoj de la partio. En 1952 li estis elektita ĝenerala sekretario de la partio, kaj li restis en tiu posteno ĝis 1964. Li verkis la eseojn Fils du peuple (1937, Filo de la popolo, membiografio) kaj Une politique de grandeur française (1949, Politiko de franca grandeco).

Bildgalerio redakti