La Mauritshuis (Maŭricodomo oficiale nederlande Koninklijk Kabinet van Schilderijen Mauritshuis) estas ekde 1822 muzeo en Hago kun ĉefe pentraĵoj el la Ora jarcento. Al la konstanta kolekto apartenas Junulino kun perla orelringo kaj Panoramo de Delft de Johannes Vermeer, Bojas hundido kiel faris la hundoj de Jan Steen, La virbovo de Paulus Potter kaj La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp de Rembrandt van Rijn.

Mauritshuis
Enirejo
Enirejo
arta muzeo • nacia muzeo
Lando  Nederlando
Regiono Trentino
Situo Hago
Urbo Rovereto
Adreso Plein 23
Poŝtkodo 2511CS
Situanta sur Korte Vijverberg • Plein
Arkitekto(j) Jacob van Campen vd
Estiĝo 1822
Koordinatoj 52° 4′ 49″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo)52.0803888888894.3143055555556Koordinatoj: 52° 4′ 49″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo)
Mauritshuis (Hago)
Mauritshuis (Hago)
DEC
Mauritshuis
Mauritshuis
Situo de Mauritshuis
Map
Mauritshuis
Kolektoj Artaĵoj de la 16-a ĝis la 18-a jc
Jaraj vizitantoj: 500 000 (2015)
Retpaĝo https://www.mauritshuis.nl
vdr
Das Mauritshuis vidata ekde la Hofvijver

La Mauritshuis de origine estas urba palaco, konstruita de Johann Moritz von Nassau-Siegen en la 17-a jarcento. La arkitekturo de la konstruaĵo, formplanita de la pentristo-arkitekto Jacob van Campen, estas multfoje imitita. la konstruaĵo ĉe la Hofvijver (Korteglageto) estas propraĵo de la Nederlanda ŝtato kaj apartenas al la 'Pinto 100 de la Regna servo por la Monumentoprizorgado' el 1990.