Max-Planck-Societo

La Max-Planck-Societo por la progresigo de la sciencoj (germane Max-Planck-Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften e. V.; mallongigita kiel MPG) estas formale sendependa ne-registara organizo kaj ne-profitcela asocio de germanaj esplorinstitutoj, fondita en 1911 kun la nomo Kaiser-Wilhelm-Societo[1][2] kaj renomita kiel "Max-Planck-Societo" en 1948 honore de sia unua prezidanto, teorifizikisto Max Planck. La societo estas financita de la federacia kaj subŝtataj registaroj de Germanio.[3][1]

Max-Planck-Societo
Max-Planck-Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften e. V.
emblemo
Minerva looking right in profile.jpg
Fondodato 26-a de februaro 1948
Sidejo Munkeno, Germanio
Retejo https://www.mpg.de/de Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Enirejo de la administra sidejo de la Max-Planck-Societo en Munkeno.
Max Planck, laŭ kiu la societo estas nomita.

Laŭ sia unuaranga celo, la Max-Planck-Societo subtenas fundamentan esploradon en naturaj, privivaj kaj sociaj sciencoj, artoj kaj homaj sciencoj en siaj 86 (en decembro 2018)[3] Max-Planck-Institutoj.[1][2] La societo havas totalon de proksimume 17 000 permanentaj dungitoj, el kiuj 5 470 sciencistoj, plus ĉirkaŭ 4 600 ne-dungitaj sciencistoj kaj gastoj.[3] La buĝeto de la societo por 2018 estis ĉirkaŭ 1.8 mil milionoj da eŭroj.[3] Je la 31-a de decembro 2018, la Max-Planck-Societo estis dunginta totalon de 23 767 laboristoj, el kiuj 15 650 estis sciencistoj. Ĉirkaŭ 44.4% estis inaj dungitoj kaj 31.5% el dungitoj estis eksterlandanoj.[4]

Listo de prezidantoj de la KWG kaj de la MPGRedakti

Nobel-premiitojRedakti

Max-Planck-Societo (ekde 1948)Redakti

Kaiser-Wilhelm-Societo (1914–48)Redakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 About us | Organization. Max-Planck-Gesellschaft. Arkivita el la originalo je 20a de marto 2015. Alirita 28a de marto 2015.
  2. 2,0 2,1 About us | Short Portrait. Max-Planck-Gesellschaft. Arkivita el la originalo je 25a de marto 2015. Alirita 28a de marto 2015.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 About us | Max Planck Society: Facts & Figures. Max-Planck-Gesellschaft. Arkivita el la originalo je 18a de aprilo 2015. Alirita 12a de oktobro 2019.
  4. Facts and Figures | Max-Planck-Gesellschaft. Mpg.de. Arkivita el la originalo je 14a de januaro 2019. Alirita 2019-03-18.

FontojRedakti

  • Alison Abbott: German science starts facing up to its historical amnesia, en: Nature Vol 403 (2000), S.474f. (artikolo pri la Komisiono por la historio de la Kaiser-Wilhelm-Gesellschaft under National Socialism)
  • Gretchen Vogel: Aufbau Ost: Max Planck's East German Experiment, en: Science Vol. 326, 6. Novembro 2009 (pri la novaj institutoj en la orienta parto de Germanio)

Eksteraj ligilojRedakti