Max-Reinhardt-seminario

teatrolernejo en Vieno

La Max-Reinhardt-seminario germane Max-Reinhardt-Seminar estas altlernejo pri aktorado en Vieno, kies fondon en 1929 iniciatis la renoma reĝisoro, intendanto, teatra produktisto kaj aktora pedagogo Max Reinhardt. Sidejo estas la palaco Cumberland en Penzing, la 14-a urbodistrikto de Vieno, vidalvide de la palaco Schönbrunn.

Max-Reinhardt-seminario
teatra lernejo
Estiĝo 14-a de novembro 1928
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Adreso Penzinger Straße 9, 1140 Wien
Situo
Geografia situo 48° 11′ 21″ N, 16° 18′ 44″ O (mapo)48.189216.3122Koordinatoj: 48° 11′ 21″ N, 16° 18′ 44″ O (mapo)
Max-Reinhardt-seminario (Vieno)
Max-Reinhardt-seminario (Vieno)
DEC
Max-Reinhardt-seminario
Max-Reinhardt-seminario
Situo de Max-Reinhardt-seminario
Map
Max-Reinhardt-seminario
Parto de Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno • Palais Cumberland vd
vdr
palaco Cumberland, centra parto de la seminario

La seminario ofertas kvarjaran studadon, kiun gvidas proksimume 40 docentoj, inter ili pluraj elstaraj aktoroj kaj reĝisoroj. Post la dua duonjaro la studantoj dividiĝas al la studbranĉoj aktorado kaj reĝisorado. Ripete la studantoj havas la okazon praktike realigi teatraĵojn interalie en la impona baroka teatrejo de la palaco Schönbrunn. La seminario apartenas al la Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno.

Granda nombro de famaj germanlingvaj aktoroj kaj reĝisoroj estas finstudintoj de la seminario, kiu sekve estas inter la plej renomaj teatrolernejoj de Eŭropo.

Ankaŭ hungaroj Anna Mária Tahy kaj András Sinkovits-Vitay studis en la seminario.