Max Abegg

svisa esperantisto

Max ABEGG naskiĝis la 6-an de novembro 1911 en Zuriko. Li vizitis la Universitaton de Sankt-Galo kaj licenciĝis pri ekonomio kaj poste laboris kiel komerca direktoro en zurika konstru-entrepreno. Hodiaŭ Max Abegg vivas en Wallisellen apud Zuriko.

Max Abegg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1911 (1911-11-06) (112-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Abegg lernis Esperanton en Neŭŝatelo kaj estis kunfondinto de Esperanto-Junularo de Svislando (EJS) en la jaro 1957. (Nuntempa junulara organizo estas Junularo Esperanta Svislanda). Li estis dum multaj jaroj estrarano de EJS kiel kasisto, prezidanto kaj redaktoro de la revuo La Juna Voĉo. Li estis ankaŭ aktiva gvidanto de Esperanto-kursoj kaj apartenis inter 1954 kaj 1959 al la centra komitato de Svisa Esperanto-Societo. Li estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ek de 1962 kaj ĝia fakdelegito pri entreprena ekonomio. En la svisa movado Abegg ek de la 1960-aj jaroj ne plu aktivas.


Fontoj redakti