Max Gandolf von Kuenburg

Maximilian Gandolf Graf von KUENBURG, ankaŭ Gandolph kaj ĝis 1665 Freiherr von Kuenburg (naskiĝis la 30-an de oktobro 1622 en Graz, mortis la 3-an de majo 1687 en Salzburg) estis inter decembro 1668 kaj majo 1687 salcburga ĉefepiskopo kaj ekde 1686 kardinalo.

Max Gandolf von Kuenburg
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1668–1687
Antaŭulo Guidobaldo Thun
Sekvanto Johann Ernst von Thun
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Maximilian Gandolph von Künburg
Naskiĝo 30-an de oktobro 1622 (1622-10-30)
en Graz
Morto 3-an de majo 1687 (1687-05-03) (64-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Salcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lia tombo en la kripto de la salcburga katedralo
Monumento por li enkatedrale

Vivo kaj pozitivaĵoj redakti

Post studoj en Graz kaj ĉe Collegium Germanicum en Romo li iniciatis diversajn agojn kontraŭreformaciajn: Li fondis konventon en Seekirchen am Wallersee (1679), konstruigis la unuan pilgrimkirkon en Maria Plain, fondis la kortegan bibliotekon kaj la aŭgustenanajn monakejojn en Hallein kaj Tittmoning, krome la kajetanan klostron en Salzburg. Krome li restaŭrigis la Imberg-preĝejon en Salzburg; laŭ lia instigo konstruitis Preĝejo Sankta Erhard kaj Kajetana preĝejo. Estante ankaŭ sekulara suvereno li ordonis multegon, ekz.:

  • pri salcburga fajro-estingado (1677) kaj kvarfoja deviga kamenpurigo ĉiun jaron
  • pri ĉiusemajna purigo de la stratoj kaj pri malpermeso ĵeti rubon sur stratojn/malplenigi necesejojn publike/malpurigi putojn
  • pri almozpetado (rajtigitaj personoj, ĉefe nur olduloj, ricevis dokumenton oficialan "profesian")
  • pri publikaj sekureco kaj trankvilo
  • pri infekciprevento (1679)
  • pri korekta torturado/civilprocesaj reguloj

Malpozitivaĵoj redakti

Max Gandolf ofte montris sin maltolerema, tradiciema kaj inklina je nepotismo. Li ankaŭ responsis pri la forpelo de protestantismaj ministoj el Dürrnberg apud Hallein gvidataj de Joseph Schaitberger kaj de la nekatolikoj el la Defereggen-valo (Distrikto Lienz). Inter 1675 kaj 1690 laŭ ĉefepiskopa instigo fariĝis procesoj kontraŭ (laŭdiraj) magiistoj kiuj poste estis ekzekutitaj. Inter la 153 personoj estis ankaŭ infanoj kaj junuloj; Gandolf per tio ankaŭ volis bremsi la almozpetadon. Konatas la sorto de Barbara Koller kaj de ŝia filo Jakob Koller, kromnome Schinderjackl. En la urbo Salzburg multaj junaj kunalmozpetantoj estis enkarcerigitaj en la t.n. Sorĉistina turo. Felix Mitterer verkis prie la teatraĵon Die Kinder des Teufels. Sub tiu ĉi episkopo okazis ankaŭ la lasta ĉasado de sorĉistinoj en Salcburgio; la lasta viktimo estis Maria Pauer el Mühldorf am Inn kiu estis ekzekutita en Salzburg-Gneis en la jaro 1750.

Aliaj datenoj pri Max Gandolf redakti

  • en 1644 li iĝis kanoniko en Salzburg
  • en 1647 katedrala kapitulaneco
  • en 1665 grafiĝo fare de imperiestro Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)
  • en la 30.7.1668 ĉefepiskopeco
  • en la 8.12.1668 ricevo de la paliumo
  • en 1681 konstruigo de la fajrobastiono kaj de Kaplanstöckl sur Citadelo Hohensalzburg
  • en 1683 sendo de taĉmento de 800 soldatoj al Vieno por helpi la defendon kontraŭ la trupoj de Kara Mustafa
  • en la 2.9.1686 kardinaleco

Literaturo redakti

  • Weitlauff, Manfred, "Maximilian Gandolf", en: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 515-516, interrete tie ĉi relegebleco
  • Christoph Brandhuber: Max Gandolf von Kuenburg. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 26, Bautz, Nordhausen 2006, ISBN 3-88309-354-8, kolumnoj 812–823.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Max Gandolf von Kuenburg en la germana Vikipedio.