Max Franz Emil HECKER (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1870 en Kolonjo, mortinta la 9-an de aprilo 1948 en Vajmaro) estis germana filologo, literaturhistoriisto kaj arkivisto. Dum 46 jaroj li respondecis pri Goeto-Ŝilero-Arkivo partoprenante la eldonon de pli ol 200 fakaĵoj.

Max Hecker
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1870 (1870-04-06)
en Kolonjo
Morto 9-an de aprilo 1948 (1948-04-09) (78-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • arkivisto • filologo
vdr
kvar vajmaraj germanistoj: Max Hecker, Hans Wahl, Hans Gerhard Gräf kaj Julius Wahle (ĉ. 1918) - fotis Louis Held.

Vivo redakti

Hecker studis ĉe la Bonna universitato germanistikon, anglistikon kaj filozofion. Lia disertaĵo estis pri la filozofo Arthur Schopenhauer. Je ĝi atentigitis la Vajmare vivanta komercisto kaj schopenhauer-emulo Stavenhagen, patro de la komponisto Bernhard Stavenhagen (dischiplo de Franz Liszt). Do invivitis Hecker veni Vajmaron plurajn semajnojn kie iĝis ankaŭ kontaktoj kun Bernhard Suphan, arkivestro. Suphan ofertis la li Hecker engaĝiĝi labori pri la heredaĵoj goetaj.

En la 1.4.1900 Hecker ekdeĵoris en la vajmara arkivo kiel libera kunlaboranto komence malbone salajrita.[1] Finfine li restis la reston de la vivo samloke. Lia neĉesigebla laborado por la Sofia-eldono (poste: Vajmara eldono) de la goeta verkaro ekis per komento pri la goeta verko Achilleis. Daŭraj kolegoj de Hecker estis ekz. Bernhard Ludwig Suphan kaj Julius Wahle. Inter 1924 kaj 1936 li estis eldonisto de la jarlibro de la societo Goethe-Gesellschaft.

Graveco kaj honoro redakti

Okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga eldonigis Anton Kippenberg, estro de Insel-eldonejo, libreton titole Haec otia fecit kun la bibliografio de la jubilanto. Postdeĵortage Max Hecker laboris por Rotes Buch por kiu li esploris artikolojn en ĉiuj vajmaraj gazetoj inter 1775 kaj 1832 kun rilato al samtempuloj de Goeto. Rezulto estis altvalora kaj belega kalejdoskopo.[2]

Hecker frue profesoriĝis. En la 29.5.1920 li ricevis la plej valoran premion de la vajmara Goeto-societo, Goldene Goethe-Medaille.[3] En 1932 la registaro de Italujo invitis lin kompletigi tiron de tri goetaj fakuloj veni inaŭguri la domon Casa di Goethe. Hecker estas honorulo de la Universitato de Jena. En la 3.5.1937 oni aljuĝis al li la medalon Goethe-Medaille für Kunst und Wissenschaft.

Familio redakti

Edzino lia estis Lili Kaiser (1877–1943) kun kiu li havis tri infanojn: Wolfgang, Irma kaj Jutta Hecker. Ekde 1936 ili loĝis ĉe Altenburg en la teretaĝa apartamento kiun enloĝis antaŭe Bernhard Ludwig Suphan.

Referencoj redakti

  1. Jutta Hecker: "Bernhard Suphan oder Die Opfer in den Burgen des Geistes". Ĉe: Jutta Hecker (1989), p. 43: [...] eine Stellung, die ihm zwar höchste Lebenserfüllung, aber lebenslang keinerlei finanzielle Sicherheit bot.
  2. Jutta Hecker: "Max Hecker oder ein Leben für das Goethe- und Schiller-Archiv." Ĉe: Jutta Hecker (1989), p. 82-101
  3. anonco. Arkivita el la originalo je 2013-12-19. Alirita 2022-11-02.

Literaturo redakti

  • Elschenbroich, Adalbert: "Hecker, Max". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 183-184 (tie ĉi interrete)
  • Jutta Hecker: "Max Hecker oder ein Leben für das Goethe- und Schiller-Archiv." Ĉe: Wunder des Worts. Leben im Banne Goethes. Berlin 1989, ISBN 3-373-00322-9, p. 82–101.
  • Hecker, Max", ĉe: Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, ISBN 978-3-10-039326-5, p. 226

Eksteraj ligiloj redakti