Max Horkheimer

germana filozofo kaj sociologo

Max HORKHEIMER (en angla /ˈhɔːrkhaɪmər/; en germana [ˈhɔɐ̯kˌhaɪmɐ]; 14a de Februaro 1895 – 7a de Julio 1973) estis germana filozofo kaj sociologo kiu estis fama pro siaj verkoj en kritika teorio kiel membro de la Frankfurta Skolo de sociologia esplorado. Horkheimer studis pri aŭtoritatismo, militismo, ekonomiaj malfacilaĵoj, mediaj krizoj, kaj la povreco de la amaskulturo uzante la filozofion de historio kiel kadro. Tio iĝis la fondo de la kritika teorio. Liaj plej gravaj verkoj estas Eclipse of Reason (1947), Between Philosophy and Social Science (1930–1938) kaj, kunlabore kun Theodor Adorno, Dialectic of Enlightenment (1947). Kun la subteno de la Frankfurta Skolo, Horkheimer planis, disvolvigis kaj faris eblaj aliajn gravajn verkojn.[1]

Max Horkheimer
Persona informo
Max Horkheimer
Naskiĝo 14-an de februaro 1895 (1895-02-14)
en Zuffenhausen
Morto 7-an de julio 1973 (1973-07-07) (78-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de Frankfurto • Dillmann-Gymnasium Stuttgart • Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd
Familio
Patro Moses Moritz Horkheimer vd
Profesio
Okupo filozofopedagogosociologo • universitata instruisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo filozofiosocia teorioKlerismo vd
Doktoreca konsilisto Hans Cornelius vd
Verkado
Verkoj Gesammelte Schriften ❦
Dialektiko de Klerismo ❦
Eklipso de Racio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post universitata kariero en Frankfurto, en 1933 li kaj lia Instituto devis fuĝi el la Nazia Germanio unue al Ĝenevo, Svisio, kaj poste al Usono. En 1934 li kaj lia Instituto setliĝis en Universitato Kolumbio. En 1949, li revenis al Frankfurto kie la Instituto por Socia Esplorado remalfermiĝis en 1950. Inter 1951 kaj 1953 Horkheimer estis rektoro de la Universitato de Frankfurto.

Elektitaj verkoj redakti

  • Authority and the Family (1936)
  • Traditional and Critical Theory (1937)
  • Dialectic of Enlightenment (1947) – kun Theodor Adorno (ISBN 978-0-8264-0093-2)
  • Eclipse of Reason (1947) (orig. 1941 "The End of Reason" Studies in Philosophy and Social Sciences Vol. IX) (ISBN 978-1-4437-3041-9)
  • Egoism and the Freedom Movement
  • The Longing for the Totally Other
  • Critique of Instrumental Reason (1967) (ISBN 978-0-8264-0088-8)
  • Critical Theory: Selected Essays (1972) (ISBN 978-0826400833)
  • Dawn & Decline (1978) (ISBN 978-0-8164-9329-6)
  • Liaj kolektitaj verkoj estis eldonitaj en germana kiel Max Horkheimer: Gesammelte Schriften (1985–1996). 19 volumoj, eldonitaj de Alfred Schmidt kaj Gunzelin Schmid Noerr. S. Fischer Verlag, Frankfurt am Main.

Notoj redakti

  1. "Horkheimer, Max". Dictionary of the Social Sciences. Craig Calhoun, ed. Oxford University Press 2002. Oxford Reference Online. Oxford University Press. College of the Holy Cross. 14 October 2009 http://www.oxfordreference.com/views/ENTRY.html?subview=Main&entry=t104.e767

Bibliografio redakti

  • Abromeit, John. Max Horkheimer and the Foundations of the Frankfurt School. Cambridge (UK): Cambridge University Press, 2011.
  • Jay, Martin. The Dialectical Imagination: A History of the Frankfurt School and the Institute of Social Research, 1923–1950. Second edition. Berkeley: University of California Press, 1996.
  • Schirmacher, Wolfgang. German 20th Century Philosophy: The Frankfurt School. New York: Continuum, 2000.
  • Wiggershaus, Rolf. The Frankfurt School: Its History, Theories, and Political Significance. Boston: MIT Press, 1995.