Max Meckel

Maximilian Emanuel Franz MECKEL (naskiĝinta la 28-an de novembro 1847 en Dahlen Mönchengladbach-Dahlen, mortinta la 24-an de decembro 1910 en Freiburg im Breisgau) estis germana arĥitekto. En Frankfurto ĉe Majno li dizajnis la novan fasadon de la fama ejo Römer.

Max Meckel

VivoRedakti

De 1865 ĝis 1870 li estis masonisto kaj lernanto en Kolonjo. De 1871 ĝis 1873 li estis konstruestro en la rekonstruo de la katedralo sub katedralmastro Denzinger. Ekde 1874 li eksendependuliĝis en Frankfurto. De 1887 ĝis 1892 li aktivis kiel dioceza konstruestro de la Diocezo de Limburgo. Meckel pasigis la postajn jarojn de sia vivo en Freiburg, provizore (1894-1900) kiel ĉefepiskopa konstrudirektoro. Li estis unu el la plej elstaraj kaj plej okupataj gotikemuloj de sia tempo.

Meckel konstruis pli ol 50 preĝejojn, ĉiuj en novgotika stilo, ekz. la Mario-Helpantino-Preĝejo en Wiesbaden (1893-95) kaj la Rochus-kapelo proksime de Bingen (1893-95). Li kreis serion da novgotikaj preĝejaj konstruaĵoj en la antaŭurbaro de Frankfurto: en Bornheim (paroĥa preĝejo de Sankta Josefo, 1874/75-77, pligrandigo inter 1893-95), Oberrad (Koro de Jesuo, 1890-93), Fechenheim (Koro de Jesuo, 1892/95-96) kaj Eckenheim (Koro de Jesuo, 1897; navo malkonstruita en 1961, turo konservita). En 1883 li estis konfidita kun la renovigo de la la Preĝejo de germanaj kavalirordenanoj je [[Sachsenhausen[[. La plej grava arkitektura tasko de Meckel en Frankfurto ĉe Majno estis la restrukturado de la tri-gablofasado de Römer-domo (1896-1900), kiu ankaŭ inkludis renovigon de la Imperiestra salonego. Liaj dezajnoj por la konkurso de 1889 estis ekstreme pompaj kaj senprokraste plaĉis al lia imperiestra moŝto Vilhelmo la 2-a. Tamen la kostoj planitaj estus tro altaj kaj sekve Meckel tiam estis petita desegni pli simplan dezajnon, kiu estis havebla en 1894 kaj efektiviĝis ekde 1896. Lia plej grava struktura novigado sur la tri-gablofasado estis la aldono de la romia altano.

Alia konstruaĵo en Frankfurto: Jozefo-hospitao por la Dernbach-fratinoj ĉe Kosel-strato nr 15 (Koselburg, 1892; restaŭrita kiel protektita konstruaĵo 2012-13, ekde tiam "integra domo" de la Katolika eklezio kun infanvartejo kaj ĉambro por helpa loĝado). En Vajmaro li konstruitis laŭ liaj planoj Preĝejo Kristo.

Eksteraj ligilojRedakti