Max Ophüls
Max OPHÜLS 6-an de majo 1902 en Sankt Johann (ekde 1909 Saarbrücken); 26-an de marto 1957 en Hamburgo; vera nomo Max Oppenheimer) estis grava film-, teatro- kaj aŭdludreĝisoro. Oni nomis post li la premion Max-Ophüls, kiu estas ĉiujare transdonita en Saarbrücken al germanlingvaj filmnovuloj.
Max Ophüls | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Max Oppenheimer |
Naskiĝo | 6-an de majo 1902 en Sarbruko |
Morto | 26-an de marto 1957 (54-jaraĝa) en Hamburgo |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) , 87 Grave of Ophüls (en) |
Lingvoj | germana • franca |
Ŝtataneco | Francio Germanio |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Hilde Wall (1926–) |
Infano | Marcel Ophüls |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro teatra reĝisoro teatra aktoro scenaristo reĝisoro |
Vivo
redaktiLi alprenis la artistan nomon Ophüls en 1920. Li komence aktorludis, kaj ekde 1925 laboris ĉe la radio. Li faris sian unuan filmon en 1931 Dann schon lieber Lebertran, li elmigris en 1933 al Parizo, kaj li iĝis franca ŝtatano en 1938. En 1942 fuĝis li en Usonon, kie li laboris en Holivudo. La reveno al Parizo okazis en 1949. En 1959 aperis lia membiografio, du jarojn post lia morto.
La reĝisoro kaj dokumenta filmisto Marcel Ophüls estas lia filo.
Ĉefaj filmoj
redakti- 1931 Dann schon lieber Lebertran
- 1932 Die verliebte Firma
- 1932 Die verkaufte Braut, filmigo de opero de Bedřich Smetana
- 1932/33 Lachende Erben
- 1933/33 Liebelei
- 1933/34 On a vole un homme
- 1934 La signora di tutti
- 1935 Divine
- 1935/36 La tendre ennemie
- 1935 Komedie om Geld
- 1937 Yoshiwara
- 1938 Le Roman de Werther laŭ verko de Fernand Crommelynck
- 1939 Sans Lendemain
- 1939/40 De Mayerling à Sarajevo
- 1947 The Exile
- 1947/48 Letter from an unknown Woman (laŭ Stefan Zweig)
- 1950 La Ronde
- 1951 Le Plaisir
- 1953 Madame de... (laŭ novelo de Louise de Vilmorin)
- 1955 Lola Montès
Membiografio
redakti- Spiel im Dasein. Eine Rückblende. Goverts, Stuttgart 1959, 239 S.