Max Talmey

(Alidirektita el Max TALMEY)

Max TALMEY [talmi] (naskita TALMUD en 1867 en urbo Tauragė en la rusia gubernio Kaŭno, en nuna Litovio; mortis en 1941 en Nov-Jorko, Usono) estis juda usona oftalmologo kaj interlingvisto.

Dum li studis medicinon en Munkeno, Talmey konatiĝis kun la familio de la juna Albert Einstein. Talmey donis librojn pri scienco, matematiko kaj filozofio al la knabo Albert, kiuj forte influis la pensadon de Einstein pri tiuj temoj. Post jardekoj kiam ambaŭ viroj loĝis en Usono, ili renkontiĝis plurajn fojojn.

Post la fino de medicinaj studoj Talmey migris al Usono, kie lia frato, Bernard, same kuracisto, jam loĝis.

Max Talmey estis inter la unuaj esperantistoj en Usono. Li fondis kaj prezidis Esperanto-klubon en Nov-Jorko en 1905. Li verkis lernolibron, kaj estis ano de Lingva Komitato de 1905. En 1906, li estis unu el la vicprezidantoj de American Esperanto Association.[1]

Tamen en 1908 li pasis al Ido. Li verkis kelkajn librojn en kaj pri Ido, sed dum la 20aj kaj 30aj jaroj li reformadis tiun lingvon, kreante Esperantidojn kun diversaj nomoj: AIL, Arulo, Gloro.

Verkoj redakti

  • Practical and Theorical Esperanto. New-York, 1905.
 
 «Tiu libreto prezentas al ni Esperanton laŭ gramatika vidpunkto; eble tia verko utilos por tiuj kiuj, pro speciala emo de sia spirito, amas la gramatikon.

La diverseco de la esploroj pri Esperanto, laŭ la diverseco de legantoj, estas kaŭzata por la diverseco mem de la homa spirito; ĝi estas ankaŭ pravigata per la perfekteco de la lingvo. Pri kio rilatas al ni, ni pli rapide atingos la plenan komprenon d’ Esperanto se ni ne penas por alfari ĝiajn simplajn formojn al la pli malsimplaj gramatikaaj elpensitaj okaze de la lernado de lingvoj naturaj. Por tiuj kiuj preferas mallongecon al longecon, la regulo donita de Zamenhof laŭ kiu estas nur du kazoj, nominativo e akuzativo, ŝajnas eksterordinare simpla, eĉ sen la klarigo ke la aliaj kazoj (de la lingvo latina) estas montrataj per prepo zicioj. Tamen la aŭtoro — skribanta verŝajne por personoj kiuj amas senfinan klarigadon — donas 4 kazojn al la substantivo kaj al la adjektivo d’Esperanto [tiel], nome nominativo, genitivo, dativo ed [tiel] akuzativo. Nu, oni ne komprenas pro kio li forgesas vokativon e ablativon; ankaŭ oni tute ne komprenas pro kio, post kreado de fantaziaj kazoj, li ne enkondukas en sia deklinacio tiom da diversaj kazoj kiom da diversaj prepozicioj ekzistantaj en la lingvo. »

La supran tekston, subskribitan de A. E. W., ni eltiris el « British Esperantist ». Belga Sonorilo tute, tutege, aprobas tiun kaj tian perfektan esprimon de l’ saĝo kaj de l’ praveco. Kiuj, kun ĝojo, lernis Esperanton nur per la tre malgranda lernolibro de l’ komenco — en kiu lernolibro la gramatiko estis klarigata sur 7 malgrandaj paĝoj, kaj same la enkonduko en la vortaro sur 7 aliaj malgrandaj paĝoj — tiuj tute malŝatas la plimulton de l’ nunaj lernolibroj ; de ĉi tiuj la longeco, la detaleco, la disvolveco, tute senutilaj, eĉ tute malutilaj, eble kreos la ideon ke Esperanto estas malsimpla kaj forprenos de nia kara lingvo ĝian grandan simplecon el kiu naskiĝas ĝia beleco. Zamenhof priparolis nek pri indikativo, nek pri subjonktivo [tiel], nek pri paradigmo (modelo) de l’ konjugacio, nek pri formo kunestanta, nek pri la garnituro malnovaĉa de malnovaĉaj lingvoj. Estas plivole dezirinda ke la lernito ne tro instruas sian lerninton; tiel oni lasos al Esperanto la profitojn de ĝia mirindega simpleco. La tutan gramatikon d’ Esperanto [tiel] oni trovas sur la 5 kaj 1 paĝoj de l’ Fundamento; al ĝi aldonu la saman nombron da paĝoj por klarigi la funkciadon de la afiksoj. Poste oni donu, taŭgajn tekstojn por legi. Taŭgaj tekstoj! Jen estas la vero, la vera vero! La komentarioj pri l’ esperanta gramatiko fariĝis necesaj por klarigi, ĉiurimede, tekstojn kiuj, reale, estis nur Francajo tradukita laŭvorte en Esperanto. Ni de nove priparolos la suprediritan aferon, pri kiu ni donos ekzemplojn. Hodiaŭ ni nur rediros ke Esperanta lingvo devas obei, sen ia ajn escepto, la absolutan principon pri la klareco de Ï senco; por tio, ĝi devas, kiam, esprimi, senpere kaj simple, la ideon esprimotan.

Pro kiu konvinkiĝos je tia principo, la Fundamento tute sufiĉos sen ia klarigo; kune kun ni, tiu konvinkito rogos de la « komentariistoj » de esperanta simpleco, ke ili bonvolu lasi al ni la trankvilecon kaj la fidon. 
— B. S. La belga sonorilo - Numero 058, Marto (1907)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Amerika Esperantisto, septembro 1907, paĝo II.