Mazar-i Ŝarif (perse kaj paŝtoe مزارشريف, prononco laŭ IFA ˌmæˈzɒːr ˌiː ʃæˈriːf, en kiu la sono "æ" estas inter "e" kaj "a", tial foje ankaŭ latinliterigata Mezar-i Ŝerif) estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Balĥ.

Mazar-i Ŝarif
مزارشريف
la "blua moskeo" en la urbocentro
la "blua moskeo" en la urbocentro
la "blua moskeo" en la urbocentro
urbo • urbego
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Balĥ
Demografio
Loĝantaro 300 600  (2006)
Loĝdenso 5 654 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 42′ N, 67° 7′ O (mapo)36.767.116666666667Koordinatoj: 36° 42′ N, 67° 7′ O (mapo)
Alto 380 m [+]
Areo 83 km² (8 300 ha) [+]
Horzono UTC+4:30
Mazar-i Ŝarif (Afganio)
Mazar-i Ŝarif (Afganio)
DEC
Mazar-i Ŝarif
Mazar-i Ŝarif
Situo de Mazar-i Ŝarif

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mazar-e-Sharif [+]
vdr

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 469 247 loĝantoj sur areo de 83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 654 loĝantoj/km². Laŭ takso en la jaro 2006 Mazar-i Ŝarif havis proksimume 300 600 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 103 372). Laŭ tiu stato temas pri la kvara plej granda urbo de Afganio.

La urba nomo signifas "tombo de la sanktulo" kaj referencas al la ebla tombejo de Ali ibn Abi Talib en la urbo - krome tamen estas pliaj lokoj kiuj pretendas tiun honoron. Ali ibn Abi Talib estis altranga islama gvidanto, parenco de Mahometo, kaj estas adorata kaj de sunaistoj, ŝijaistoj kaj alevoj. La urbo tial estas la plej signifa pilgrimejo de Afganio kaj konsideratas unu el la sanktaj urboj de Islamo. La "blua moskeo" el la 15-a jarcento en la urbocentro estu la tomboloko de Ali - ĉiukaze ĝi estas unu el la plej impresaj kaj belaj moskeoj tutmonde.

Mazar-i Ŝarif situas proksimume 300 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kabulo, proksime de la limo al Uzbekio. La urbo situas 360 metrojn super la marnivelo. Historie ĝi apartenis al la antikva regno Baktrio.

Vidu ankaŭ redakti