Mazsalaca

urbo en Latvio

Mazsalaca estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Valmiera kaj situas en norda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Salaca. En Latvio Mazsalaca estas konata pro la naturparko de Salaca rivervalo, situanta okcidente de la urbo kaj parte en ĝia teritorio. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 45 km de Valmiera kaj 137 km de Rigo.[1]

Mazsalaca
Urbo
Valtenberga grandbieno
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Valmiera
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Salaca
Supermara alteco 55 m s. m.
Koordinatoj 57° 51′ 37″ N 25° 03′ 21″ O / 57.86028 °N, 25.05583 °O / 57.86028; 25.05583 (mapo)
Areo 2,9 km² (290 ha)
Loĝantaro 1 124 (29.01.2021)
Denseco 387,59 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4215
Vikimedia Komunejo: Mazsalaca

Historio redakti

Mazsalaca ('malgranda Salaca') ricevis sian nomon de rivero Salaca, kiu fluas tra la urbo.

La loko kie troviĝas hodiaŭ Mazsalaca estis loĝata jam en la Mezolitiko - ĉirkaŭ 5000 a.K. Poste livonoj ekloĝis ĉi tie kaj konstruis sian kastelon, kiu estas menciita en germanaj dokumentoj kiel Salisburg. En la 13-a jarcento, la teritorio estis akirita fare de la Livonia Ordeno, kiu konstruis preĝejon ĉi tie.

En 1547 tribunaljuĝisto Balzer Falkenberg ricevis luon la grandbienon de Salisburg, de kies venis la latva nomo de la grandbieno kaj la paroĥo - Valtenberga.

Post la fino de la Livonia Milito en 1582, la tero estis integrigita en la pola Duklando de Livonio. Poste (1629) ĝi venis sub sveda regado, sed en 1704 kastelo kaj urbeto estis detruita de rusaj trupoj en la Granda Nordia Milito. Post la milito, Mazsalaca estis aneksita al la Livlanda gubernio de Rusio.

En 1861 Arnold Fitinghof, la posedanto de la Valtenberga grandbieno, luis la unuajn terojn por konstruado al la kamparanoj, kaj la konstruado de la unuaj domoj komenciĝis ĉi tie. Dum tiu tempo, la ponto super Salaca estis konstruita.[2] Oni kredas, ke tion faciligis la geografia loko - ĉi tie intersekciĝis la malnovaj vojoj de Rūjiena-Ainaži kaj Valmiera-Pärnu.

En 1928 Mazsalaca ricevis urborajtoj. En 1937, la Rigo-Rūjiena larĝŝpura fervoja linio estis malfermita. Dum la Dua Mondmilito en 1944 la germana armeo detruis la fervojon. Fervoja trafiko kun Rigo estis restarigita nur en la 1970-aj jaroj kaj ekzistis ĝis 1996.

Geografio redakti

La urbo situas en la Norda Vidzeme malaltebenaĵo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 750-800 mm jare.[3]

Transporto redakti

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P16 (Valmiera-Mazsalaca) kaj P21 (Rūjiena-Mazsalaca), lokaj vojoj estas V164 (Dikļi-Mazsalaca-Estonio) kaj V163 (Mazsalaca-Staicele).

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 105 personoj sur areo de 2,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 388 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro Homoj[2][4]
1920 906
1927 1210
1939 1500
1967 3200
2000 1726
2021 1080

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1726 1580 (92%) 88 (5%) 16 (1%) 15 (1%) 8 (0%) 9 (1%) 10 (1%)
2021 1080 991 (92%) 52 (5%) 11 (1%) 7 (1%) 3 (0%) 5 (0%) 11 (1%)

Vidindaĵoj redakti

  • Naturparko de Salaca valo
  • Valtenberga grandbieno kun loka muzeo
  • Lutera preĝejo[5]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 519.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv
  5. celvezi.lv. Mazsalaca (latve)

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Mazsalaca en Vikimedia Komunejo