McKinney (Teksaso)


McKinney estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en la kantono Collin.

McKinney
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 75069 • 75070 • 75071
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 195 308  (2020) [+]
Loĝdenso 1 185 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 12′ N, 96° 38′ U (mapo)33.2-96.633333333333Koordinatoj: 33° 12′ N, 96° 38′ U (mapo) [+]
Alto 192 m [+]
Areo 164,848845 km² (1 648 4.8 845 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
McKinney (Teksaso)
McKinney (Teksaso)
DEC
McKinney
McKinney
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de McKinney

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo McKinney, Texas [+]
vdr
Situo de McKinney en Teksaso kaj en distrikto de Collin

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

McKinney situas sur malalta montetaro en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.

Historio redakti

McKinney estis nomita pri Collin McKinney, kiu subskribis Deklaracion de Sendependeco de Teksaso. En 1849 oni donacis areon por la urbeto. Ĝi iĝis la ĉefa komerca centro por la distrikto.

Ekonomio redakti

Ĝis la 1960-aj jaroj McKinney estis terkultiva centro, kie oni okupiĝis pri farunoj, maizoj, kaj kotonoprilaboroj, baldaŭe ankaŭ pri laktaĵoj, vestoindustrioj.

Klimato redakti

McKinney havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 11-23 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun ĉ. 40 °C (en 1936 oni mezuris 48 °C), la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto (en 1930 oni mezuris - 22 °C). Jare pluvas po 1042 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo, plej malofte januare.

Trafiko redakti

McKinney havas regionan flughavenon. Ĉefvojoj kuras el la urbego al sudo al Dallas, al nordo al Sherman (Teksaso), al okcidento kaj al oriento.

Fontoj redakti