Meblarto

Listartikolo en Vikipedio

Meblo estas iu movebla objekto kiu povas esti utila, ornama aŭ ambaŭe. Plej ofte la disvolviĝo de meblokonstruado kiel ornama produktado estis ligata al kresko kaj disvolviĝo de historiaj epokoj kaj de ties plej riĉaj kaj povaj socipolitikaj tavoloj: palacoj, temploj, kasteloj, ktp. La arto kiu dediĉas sin al pristudo kaj prilaboro de meblaro kiel ornamaĵaro estas Meblarto.

Tre ofte plej antikvaj mebloj -se ellaboritaj el ligno aŭ simile portempaj materialoj- perdiĝis kaj oni povas scii pri ili nur el bildoj, priskriboj, nemcioj, ktp. Tre antikvaj civilizoj jam elstaris pri tiu ornama luksa meblarto, kiel Antikva Egiptio, Antikva Ĉinio, Antikva Japanio, Mezopotamio, Antikva Hindio, Antikva Grekio, Romio, ktp. Tion pristudas Historio de Meblarto, tre ofte per helpo de Arkeologio. En Nova Epoko plej ofte la epokoj de la Historio de Francio, kiel kulturo tre rilata al dekoracio de palacoj, markis la stilojn de meblarto per ties nomoj, krom la stiloj devenaj el Anglio.

Meblaro de la Antikva epoko
Meblaro de Mezopotamio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto de Mezopotamio.
Meblaro de Antikva Egiptio
Meblaro de Antikva Epoko
Meblaro de Antikva Grekio
Meblaro de Romio
Meblaro de Mezepoko
Meblaro de romaniko
Meblaro de gotiko
Stilo Tudor
Meblaro de Renesanco
Meblaro de Renesanco
Eŭropaj stiloj post la 17-a jarcento
Francio en la 17-a jarcento
Stilo Ludoviko la 13-a
Stilo Ludoviko la 14-a
Stilo Regenco
Francio en la 18-a jarcento
Stilo Ludoviko la 15-a
Stilo Ludoviko la 16-a
Stilo Directório
Francio en la 19-a jarcento
Stilo Imperio
Stilo Reentronigo
Stilo Ludoviko Filipo kaj Stilo Napoleono la 3-a
Anglio en la 17-a jarcento
Stilo Jakobito
Stilo Reentronigo
Stilo William & Mary
Anglio en la 18-a jarcento
Stilo Reĝino Anne
Stilo Jorĝo
Stilo Chippendale
Stilo Adam
Stilo Hepplewhite
Stilo Sheraton
Anglio en la 19-a jarcento
Stilo Regenco
Stilo Viktoria
Portugalio post la 17-a jarcento
Meblaro de la 17-a jarcento en Portugalio
Stilo Johano la 5-a
Stilo Dom José
Stilo Dona Maria
20-a jarcento
Arts and Crafts
Art Nouveau
Arto Deko
Azia Meblaro
Ĉinia Meblaro
Hindia Meblaro
Jpana Meblaro
Amerika Meblaro
Kolonia Stilo
Federala Stilo
Stilo Shaker

Ĉinaj mebloj redakti

En Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) la klasikaj ĉinaj mebloj atingis la kulminon de siaj praktikeco kaj artismo.

Danke al la tiama specifa kulturo, Ming-dinastiaj mebloj distingiĝis per aparta eleganteco kaj furoris gis la unuaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911). La privataj gardenoj de Ming-dinastio, projektitaj de kleruloj, enkorpigis iliajn estetikajn sentojn. Ili deziris, ke la mebloj en la gardenoj servu ne nur al la materia vivo, sed ankaŭ al la spirita. Pro tio, ili proponis, ke la mebloj forme kaj dekore estu antikvecaj, elegantaj kaj delikataj, oponante kontraŭ la nura gravurado kaj lakado en meblofarado. Unu el la Ming-dinastiaj brakseĝoj kun apogiloj neelstaraj portas la nomon Wenyi (la vorto signifas porklerulan seĝon). Ĝi, distinga per agrabla mildeco, tre plaĉis al poetoj kaj pentristoj de Ming kaj Qing-dinastioj.

Influite de la menciita kulturo, formiĝis la stilo de Ming-dinastiaj mebloj, kiu montriĝis unue en elekto de materialo. Fajnaj mebloj de Ming-dinastio estas faritaj el palisandro, mesuo (Mesua ferrea) kaj aliaj lignoj bonkvalitaj, malmolaj kaj subtilaj. Palisandro havas naturajn vejnojn similajn al pimpaj ondoj; pterokarpo - kvietajn kolorojn kun vejnoj neevidentaj. Tiam vivis kaligrafo, kiu gravuris sur sia pterokarpa seĝo ĉinan skribon kun la teksto: Sidante sur tiu ĉi seĝo en libera tempo, mi prenas unu tagon kiel du. Se mi povos vivi 70 jarojn, do ŝajnas, ke mi havos 140 jarojn. El tio videblas, kiel grandan spiritan ĝuon alportis al la homoj la bonkvalitaj mebloj el malmola ligno.

Kompare kun tradiciaj lakitaj mebloj, tiuj el malmola ligno distingiĝas per delikateco kaj eleganteco de framo. Ming-dinastiaj mebloj estas faritaj per kunigado de tenonoj kaj mortezoj. La meblo kun tia framo kun dekoj da harmonie kombinitaj lignopecoj estas facile portebla kaj fortika. Tia strukturo estas rigardata kiel kristalo de kelkmiljara kulturo kaj saĝo de la ĉina nacio. La linioj de Ming-dinastiaj mebloj karakteriziĝas per diverseco kaj plastika ŝarĝiĝemo. La konturoj de brakseĝo forte impresas en harmonia kombino de ĝiaj partoj. S-forma linio sur dorsapogilo de brakseĝo estis laŭdata de okcidentaj sciencistoj kiel la plej bela "Ming-linio" de la Oriento.

Post Ming-dinastiaj mebloj aperis Qing-dinastiaj mebloj novtipaj kaj unikaj. Pro ekonomia disvolviĝo la Qing-dinastiaj nobeloj deziris pli luksan vivon. La mebloj, projektitaj laŭ ilia estetika vidpunkto, estis pli belaj kaj pli luksaj ol tiuj de Ming-dinastio. La mebloj de Qing-dinastio diferencas per variado de formo. Aparte menciindas rondaj mebloj, precipe rondaj tabloj, originalaj pro siaj mirindaj strukturo kaj formo. Iuj mebloj kun ebena surfaco en formoj umeflora, ventumila kaj poligona distingiĝas per granda aprecindeco.

La Qing-dinastiaj mebloj plejparte estas grandaj kaj peza kun diversaj reliefoj pri bestoj (inter ili birdoj) , pejzaĝoj kaj homfiguroj. Ili estas faritaj el malmola ligno, taŭga por gravurado kaj rebrilanta post polurado. Krom marmoro kaj perlamoto, ankaŭ jado, eburo, agato, kristalo k.a. estas uzataj por meblo-dekoracio. Iuj riĉaj familioj ornamis siajn ĉambrojn per 8 aŭ 10 specoj de seĝoj por montri sian majestecon kaj riĉecon.

Nuntempe, mebloj de Mingkaj Qing-dinastioj estas altvaloraj por konservado. Tiuj mebloj prezentas ekonomion, kulturon, arton kaj morojn de la antikva socio.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti