Meblo

movebla objekto en ĉambro, domo aŭ oficejo por konservado, sidado, dormado ktp

Meblo estas iu movebla objekto kiu povas esti utila aŭ ornama. Tiel, meblo povas havi malsamajn uzojn laŭ la speco de meblo. Ekzemple, oni povas uzi seĝon por sidi, lampon por lumi kaj beligi, kaj horloĝon por montri la tempon. Multaj mebloj en unu loko (ĉe domolaborejo) estas nomataj meblaro.

Manĝotablo kun du seĝoj.

Laŭ Francisko Azorín meblo estas Movebla objekto por loĝeja, praktika aŭ ornama uzo.[1] Li indikas etimologion el la latina mobilis (movebla). Kaj li aldonas la terminojn mebli, por provizi loĝejon je mebloj; meblisto, por homo, kiu faras aŭ vendas meblojn; meblaro, por la mebloj de ia loĝejo; aro de mebloj.[2]

Specoj de meblo redakti

 
Rietveld seĝo.

Ĉinaj mebloj redakti

En Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) la klasikaj ĉinaj mebloj atingis la kulminon de siaj praktikeco kaj artismo.

Danke al la tiama specifa kulturo, Ming-dinastiaj mebloj distingiĝis per aparta eleganteco kaj furoris gis la unuaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911). La privataj gardenoj de Ming-dinastio, projektitaj de kleruloj, enkorpigis iliajn estetikajn sentojn. Ili deziris, ke la mebloj en la gardenoj servu ne nur al la materia vivo, sed ankaŭ al la spirita. Pro tio, ili proponis, ke la mebloj forme kaj dekore estu antikvecaj, elegantaj kaj delikataj, oponante kontraŭ la nura gravurado kaj lakado en meblofarado. Unu el la Ming-dinastiaj brakseĝoj kun apogiloj neelstaraj portas la nomon Wenyi (la vorto signifas porklerulan seĝon). Ĝi, distinga per agrabla mildeco, tre plaĉis al poetoj kaj pentristoj de Ming kaj Qing-dinastioj.

Influite de la menciita kulturo, formiĝis la stilo de Ming-dinastiaj mebloj, kiu montriĝis unue en elekto de materialo. Fajnaj mebloj de Ming-dinastio estas faritaj el palisandro, mesuo (Mesua ferrea) kaj aliaj lignoj bonkvalitaj, malmolaj kaj subtilaj. Palisandro havas naturajn vejnojn similajn al pimpaj ondoj; pterokarpo - kvietajn kolorojn kun vejnoj neevidentaj. Tiam vivis kaligrafo, kiu gravuris sur sia pterokarpa seĝo ĉinan skribon kun la teksto: Sidante sur tiu ĉi seĝo en libera tempo, mi prenas unu tagon kiel du. Se mi povos vivi 70 jarojn, do ŝajnas, ke mi havos 140 jarojn. El tio videblas, kiel grandan spiritan ĝuon alportis al la homoj la bonkvalitaj mebloj el malmola ligno.

Kompare kun tradiciaj lakitaj mebloj, tiuj el malmola ligno distingiĝas per delikateco kaj eleganteco de framo. Ming-dinastiaj mebloj estas faritaj per kunigado de tenonoj kaj mortezoj. La meblo kun tia framo kun dekoj da harmonie kombinitaj lignopecoj estas facile portebla kaj fortika. Tia strukturo estas rigardata kiel kristalo de kelkmiljara kulturo kaj saĝo de la ĉina nacio. La linioj de Ming-dinastiaj mebloj karakteriziĝas per diverseco kaj plastika ŝarĝiĝemo. La konturoj de brakseĝo forte impresas en harmonia kombino de ĝiaj partoj. S-forma linio sur dorsapogilo de brakseĝo estis laŭdata de okcidentaj sciencistoj kiel la plej bela "Ming-linio" de la Oriento.

Post Ming-dinastiaj mebloj aperis Qing-dinastiaj mebloj novtipaj kaj unikaj. Pro ekonomia disvolviĝo la Qing-dinastiaj nobeloj deziris pli luksan vivon. La mebloj, projektitaj laŭ ilia estetika vidpunkto, estis pli belaj kaj pli luksaj ol tiuj de Ming-dinastio. La mebloj de Qing-dinastio diferencas per variado de formo. Aparte menciindas rondaj mebloj, precipe rondaj tabloj, originalaj pro siaj mirindaj strukturo kaj formo. Iuj mebloj kun ebena surfaco en formoj umeflora, ventumila kaj poligona distingiĝas per granda aprecindeco.

La Qing-dinastiaj mebloj plejparte estas grandaj kaj peza kun diversaj reliefoj pri birdoj, homfiguroj kaj aliaj bestoj kaj ankaŭ pejzaĝoj. Ili estas faritaj el malmola ligno, taŭga por gravurado kaj rebrilanta post polurado. Krom marmoro kaj perlamoto, ankaŭ jado, eburo, agato, kristalo k.a. estas uzataj por meblo-dekoracio. Iuj riĉaj familioj ornamis siajn ĉambrojn per 8 aŭ 10 specoj de seĝoj por montri sian majestecon kaj riĉecon.

Nuntempe, mebloj de Mingkaj Qing-dinastioj estas altvaloraj por konservado. Tiuj mebloj prezentas ekonomion, kulturon, arton kaj morojn de la antikva socio.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 136.
  2. Azorín, samloke.