Per la vorto mecenatismo (el la nomo de Gajo Cilnio Mecenas, (68 aK. - 8 pK.), estas ĝenerale indikataj apogo kaj patronado rilate aktivecojn artajn kaj kulturajn kaj, plejofte, artistojn engaĝantajn en tiuj civilaj sferoj.

Skulptaĵo, detalo el marmorplato de la Kampanilo de Giotto en Florenco
Lorenzo de Mediĉo, dirita "il Magnifico", unu el la plej famaj mecenatoj. Portreto de Benozzo Gozzoli.

Estinte, mecenatismo manifestiĝis subforme de helpo ekonomia kaj materia, flanke de suverenoj, senjoroj de la dominanta Aristokratio kaj riĉegaj bienmastroj kaj komercistoj por altiri literaturajn artistojn, pentristojn, skulptistojn, muzikistojn kiuj, ĝuante relativan liberon en la elektado de siaj verkoj, kutimis kompensi tiun subtenon metante, rekte aŭ malrekte, sian arton al la servo de la helpanta povo donante tiel prestiĝon al ilia kortegoj. La fenomeno “mecenatismo” estis abunde praktikita ankaŭ de la Katolika Eklezio, kiu, tamen, pli la serĉo pri brilo estis serĉata la arta verko, komisiita por ke la enhavoj servu kiel instruilo por la kredanta popolo. El tia mecenatismo rezultis senkompara arta trezoro.

Kiel oni vidas tiu protekta kutimo vere imitas tiun de la elpensinto de de la praktiko: Gaio Cilnio Mecenas (kiu restis kiel eponimo) estis influa konsilisto de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, kaj estigis rondon de intelektuloj kaj poetoj kies li finance subtenis la artistan aktivecon.

Dum la Itala Renesanco mecenatismo estis ligita al la fenomeno de la grandiozeco. Inter la kazoj de mecenatismo plej konataj en la historio estas tiu de Florenco, kie la senjoroj de la urbo, la Mediĉoj, subtenis kaj patronis sennombrajn artistojn por pliigi la brilon de sia familio: Kosimo de Mediĉo, aŭ Kosimo la malpli Juna, (1389-1464) kaj ties nepo Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) kortege arigis la plej en-apogeajn artistojn, literaturistojn, humanistojn kaj filozofojn de sia epoko: iuj por ĉiuj, Michelozzo, Johano Piko de la Mirandolo, Anĝelo Poliziano, Antonio Pollaiolo kaj Sandro Botticelli...

La renesanca mecenatismo de italaj kortegoj estas nur la ekzemplo pli impresa, sed en ĉiuj eŭropaj regnoj havis epigonojn protentantajn kaj artistojn protektajn kies verkoj restas por la universala admiro.

Hodiaŭ, etendiĝante la terminoj al aliaj kategorioj de sociaj entreprenistoj, oni parolas pri ”mecenatismo” ankaŭ kun referenco al aktivecoj kiel restaŭradosportaj. Estas uzata la termino “mecenato de entrepreno” por indiki financanton de iniciativoj entreprenaj kun karakteroj novigaj kaj riskaj el kiuj oni ne atendas rektan financan revenon.

Tiu socia fenomeno de moderna mecenatismo ekfloris precipe en Usono kaj disvastiĝis en la tuta mondo; kaj socilogoj kaj alispeca intelektuloj jugas tiu filantropia sistemo ege utila por la socio kaj por la artoj.

Hodiaŭ ankaŭ la ŝtatoj iamaniere mecenate protektas artojn kaj artistojn.

Bibliografio redakti

  • Francis Haskell, Mecenati e pittori. Studio sui rapporti tra arte e società italiana nell'età barocca, Firenze, Sansoni, 1966 (edizioni segg.: ivi 1985; Torino, Allemandi, 2000; el. orig.: Patrons and painters. A study in the relations between Italian art and society in the age of the Baroque, London, Chatto & Windus, 1963).
  • François Debiesse : Le Mécénat, PUF, Que sais-je?, 2007,
  • Katolikaj enciklopedioj:

Vidu ankaŭ redakti