Mecerreyes
Mecerreyes [mezeREĝes] estas vilaĝo kaj municipo, apartenanta al la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza, provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.
Mecerreyes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09346 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 192 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 6′ N, 3° 34′ U (mapo)42.095277777778-3.5736111111111Koordinatoj: 42° 6′ N, 3° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 994 m [+] | ||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mecerreyes [+] | |||
La deveno de Mecerreyes, estas plej probable, de deveno etimologie araba (maza rais) kio signifas herbejon aŭ paŝtejon. La unuaj skribaj mencioj de la ekzistado de "Mezerese" estas de la 10-a jarcento, en la fonda dokumento de la Infantlando de Covarrubias de la jaro 978, kiel apartenanta al la graflando de Lara.
De la historia kaj arta heredaĵo elstaras la dolmeno de Mazariegos -de prahistorio-, la arkeologia kuŝejo de la potfarado de terra sigillata de Valdarcos –de romia epoko– kaj la artaĵoj kaj konstruaĵo de la preĝejo de Sankta Marteno.
La loĝloko estas ĉe la Vojo de la Lano kaj ĉe la Vojo de Cid, kvankam ne estas historiaj pruvoj, ke Rodrigo Díaz de Vivar pasis tra tiu loko.
Ĝi estas norde de Puentedura kaj nordokcidente de Covarrubias.
Servoj
redaktiLa vilaĝo havas du trinkejojn, viandvendejon, fruktovendejon, restoracion kaj apotekon.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mecerreyes Arkivigite je 2005-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Paroĥejo Sankta Marteno Episkopo (Mecerreyes) Arkivigite je 2006-01-18 per la retarkivo Wayback Machine