Medgidia
Medgidia [medĝidija] estas urbo en la distrikto Constanța, Rumanio. Ĝi situas en la centro de la Dobruĝa altebenaĵo. Ĝia nomo devenas el la turka Mecidiye honore al la sultano Abd-ul-Meĝid.
Ĝi havas surfacon de ĉirkaŭ 90 km² kaj loĝantaron de preskaŭ 40 000 loĝantoj (2011), plejparte rumanoj.
Ĝi situas ĉirkaŭ mezdistance inter Danubo kaj Nigra Maro, je ĉirkaŭ 40 km de la distrikta ĉefurbo Constanţa.