Medicina Universitato en Lublin

La Medicina Universitato en Lublin (pole Uniwersytet Medyczny w Lublinie) estas instituto de supera klerigo en la pola urbo Lublin. Ĝi konsistas el 4 fakultatoj. En la universitato studas proksimume 6500 gestudentoj.

Medicina Universitato en Lublin
Collegium Anatomicum in Lublin.jpg
Informoj
fondodato 1950
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 51° 14′ 54″ N, 22° 32′ 56″ O (mapo)51.24832522.54883889Koordinatoj: 51° 14′ 54″ N, 22° 32′ 56″ O (mapo)
urbo Lublin, Pollando
Estraro
Rektoro Andrzej Książek
Nombroj
nombro de studentoj ĉ. 6.500 (2007)
nombro de kunlaborantoj ĉ. 1.619 (2007)
Diversaĵoj
retejo www.umlub.pl
Medicina Universitato en Lublin
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Historio pri instruado de medicino en Lublin datiĝas de 1944, kiam estis fondita Universitato Maria Curie-Skłodowska. Samjare kreiĝis Kuracista Fakultato, jaron poste ankaŭ Farmacia Fakultato. En 1950 oni apartigis Kuracistan Akademion, kiel publikan altlernejon. Ankoraŭ samjare ĝi alinomiĝis al Medicina Akademio - nuntempe Medicina Universitato.

La altlernejo hodiaŭRedakti

Aktuale studas 6817 personoj, en tio 1336 eksterlandaj studentoj. Ĝis nun diplomiĝis pli ol 12 mil kuracistoj, 2 mil dentistoj, 5 mil farmaciistoj kaj 4 mil magistrinoj pri flegado.

EsperantoRedakti

En la 70-aj jaroj funkciis kursoj de Esperanto. Unu el studentoj Zenon Waldemar Dudek estis kunfondinto de interaltlerneja Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo.

Eksteraj ligilojRedakti