Medina de Rioseco

Medina de Rioseco [meDIna derioSEko] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Medina de Rioseco estas etimologie komprenebla kiel Urbo de Seka Rivero.

Medina de Rioseco
Medina Rioseco Soportales 02 JMM.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47800 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 493  (2022) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 5° 3′ U (mapo)41.883055555556-5.0427777777778Koordinatoj: 41° 53′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 115 km² (11 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Medina de Rioseco
Situo de Medina de Rioseco

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Medina de Rioseco [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Medina de Rioseco en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo de Sankta Maria.
Preĝejo de Santiago.
Kanalo de Kastilio.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Medina de Rioseco, Monte Torozos kaj Palacios de Campos, okupas totalan areon de 115,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 450 loĝantojn. Ĝi ne perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel okazis en aliaj lokoj de la provinco, ĉar ĝi funkcias kiel komarka centro. Ĝi distas 42 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Palazuelo de Vedija, Berrueces, Moral de la Reina, Villanueva de San Mancio, Belmonte de Campos (Palencia), Meneses de Campos (Palencia), Villabrágima, Montealegre de Campos, Valdenebro de los Valles, Villabrágima, Valverde de Campos, La Mudarra kaj Castromonte.

HistorioRedakti

Estas restaĵoj de prahistoriaj kaj visigotaj epokoj. En Mezepoko okazis reloĝado grandparte fare de mozaraboj venintaj el Al Andalus, kio klarigus la arabdevenan loknomon "Medina" (urbo). La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio, fakte en zono landlima.

Alfonso Enríquez estis ekde 1405 Admiralo de Kastilio, kaj en 1423 Johano la 2-a de Kastilio donis al li la senjorlandon de Medina de Rioseco. Ties komerca tradicio el la mezepoko akiris oficialan karakteron per statuso de bazarurbo. Estante senjoro D. Fadrique Enríquez dua admiranlo, Johano la 2-a havigis en 1423 la rajton realigi ĉiujaran foiron dudektagan kaj en 1427 la sama reĝo havigis la rajton de plua dua foiro samdaŭra. Estante senjoro Alfonso la 2-a Enríquez la tria admiralo de Kastilio, Henriko la 4-a konfirmis la duan foiron kaj en 1465 li mem havigis ĉiusemajnan bazarĵaŭdon senimpostan. Tiaj rekonoj estis rekonfirmitaj de postaj reĝoj kiel la Katolikaj Gereĝoj, Johana de Kastilio, Karolo la 1-a kaj Filipo la 2-a.

La ekonomio de Medina de Rioseco pintis dum la 16-a jarcento. Oni konstruis la kvar grandajn preĝejojn, iris al Ameriko nombraj kolonoj kiuj resendis grandajn donacojn kaj heredojn al la urbo kaj al ties paroĥoj. Aparte la municipo iĝis centro de tutmonda distribuado de la arĝento alveninta el Hispanameriko, tra la haveno de Sevilo kaj iĝis sidejo de la plej gravaj foiroj de Hispanio, post tiuj de Medina del Campo. Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio la urbo estis sieĝita; kaj je ties fino Karolo la 1-a konfirmis privilegiojn al la urbo. Dum la senjoreco de Juan Alfonso Enríquez de Cabrera, naŭa admiralo, Filipo la 4-a donis al Rioseco la titolon de urbo en 1632.

Moderna epokoRedakti

Komence de la 18-a jarcento, dum la Milito de hispana sukcedo Medina deklariĝis kontraŭ Filipo la 5-a kiu nuligis la Admiralecon kaj restis nur la duklandon, fine de la jarcento por la familio Osuna. Tiu jarcento estis de ekonomia floro, pro la novigoj enkondukitaj de la kleristoj. En Medina de Rioseco oni fondis Sociedad Económica de Amigos del País kaj oni konstruis kazernon de kavalerio, kaj la Arkon de Ajújar [aĤUĥar]. Oni realigis plantadon de arboj kaj oni ekkonstruis kaj plibonigis vojojn kaj fontojn.

Komence de la 19-a jarcento, dum la Milito de Hispana Sendependigo forta franca armeo estrita de la marŝalo Jean-Baptiste Bessières batalis proksime de Medina de Rioseco la 14an de Julio 1808 kontraŭ la hispanaj armeoj de Kastilio kaj Galegio estritaj de la generaloj Gregorio García de la Cuesta kaj Joaquín Blake. La batalo de Rioseco estis la unua grava en la milito kaj rezultis forta malvenko por la hispanoj kaj malfermilo por la surtronigo en Hispanio de Joseph Bonaparte.

En la 18-a jarcento jam estis konstruita la Kanalo de Kastilio kaj unu el ties branĉo nomita Kanalo de Kampos atingis Rioseco en 1849. Konsekvence oni instalis grandan kvanton de farunfabrikoj, papermuelejoj, kaj siderurgiaj fandejoj. Rezultis profito el la konstruado kaj el la nova sistemo de transporto kaj irigacio, kio iom anstataŭis la tradician komercan agadon. Siavice la alveno de la fervojo anstataŭis la uzadon de la kanalo. La trajno de Medina de Rioseco estis populare konata kiel «Tren Burra» (Azentrajno), pro ties malrapideco. Anekdote, ŝajne oni antaŭigis la inaŭguron pro alveno de fama taŭrludisto Frascuelo al la foiro de Medina.

El historio al aktualoRedakti

 
Farunfabriko.

El la plej vizitindaj vidindaĵoj menciindas preĝejoj el kiuj la ĉefa estas tiu de Sankta Maria de Mediavilla, en la urba centro kaj sur la plej alta areo, konstruita el fino de la 15-a jarcento laŭ malfrua gotiko kun postaj rekonstruoj. En ĝi estas rimarkindaj kapeloj, retablo, krado, seĝaro, ktp. La preĝejo de Santiago (Sankta Jakobo) estis konstruita el la 16-a jarcento kaj mikss gotikon, platereskon, barokon ktp. Inter ties diversaj arkitektoj estis Rodrigo Gil de Hontañón kaj la retablo estis de Joaquín de Churriguera. La preĝejo de la Sankta Kruco ekkonstruiĝis fine de la 16-a jarcento laŭ planoj ankaŭ de Rodrigo Gil de Hontañón laŭ stilo herera kun rimarkinda fasado kiu rekreas la desegnon de la itala arkitekto Jacopo Vignola por la preĝejo Gesù, de Romo. En la interno estis riĉaj barokaj retabloj kiuj detruiĝis pro incendio en la 1960-aj jaroj, dum en postaj jaroj oni devis realigi diversajn rekonstruojn.

 
Preĝejo de la Sankta Kruco.

La preĝejo de Sankta Francisko estis tiu de iama konvento de franciskanoj, fakte la dua en la urbo. El tiu monaĥejo konserviĝis nur la preĝejo kaj kelkaj elementoj de la iama konvento. La tuto estas nun Muzeo de Religia Arto. Kvankam la kvar grandaj temploj de Rioseco ekkonstruiĝis laŭ intermezoj de nur kvin dek jaroj, la preĝejo de Sankta Francisko estis la unua ekkonstruita kaj povas esti konsiderata la plej antikva. La preĝejo montras senornamecan eksteron, kontraste al la grandiozeco de la interno. Gotikstila, la templo estas ununava kun ok flankaj kapeloj. El interna ornamado elstaras du platereskaj retabloj el ŝtono, la skulptaĵoj de anĝeloj, ktp. Estas aliaj konventoj, ermitejoj ktp.

En la murego (grandparte absorbita de loĝejoj) estis ok pordegoj el kiuj konserviĝas nur tri, nome de Zamoro, de Ajújar kaj de Sankta Sebastiano. En la urbo estas ankaŭ kelkaj blazondomoj kaj aliaj konstruitaj laŭ popola traba arkitekturo. Alia rimarkinda elemento estas la portikoj utilaj ĉefe por protekti la varojn de la vendejoj. Aliaj gravaj konstruaĵoj estas la tri grenstokejoj, nome «El Torno», de la 16-a jarcento, El Diezmo kaj tiu de Juan de Pendones, de la 17-a jarcento. La Farunfabriko nun estas muzeo prie. Krome estas diversaj fonatnoj, el kiuj La Fuente de San Sebastián, konstruita fine de la 16-a jarcento.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti