Mediteranea lingvafrankao

La Mediteranea lingvafrankao nomata sabiro, estas piĝino hodiaŭ malaperinta, sed uzita inter la 14a kaj 19a jarcentoj de la maristoj kaj komercistoj de la Mediteraneo por la komunikado inter malsamlingvanoj.

Mediteranea lingvafrankao
lingvo • lingvafrankaopiĝino • formortinta lingvo • mortinta lingvo
latinida lingvaro
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 pml
  Glottolog ling1242
Angla nomo Sabir
Franca nomo sabir
vdr
Portolano mezepoka
de la Mediteraneo.

La sabiro pruntis parton de la gramatiko el la diversaj latinidaj lingvoj kaj aliaj mediteraneaj lingvoj; oni kalkulas ke la plej frua versio rekte adoptis vortojn de la latina, poste adaptante sin al la evoluo de la itala, la kataluna, la okcitana, la kastilia kaj la portugala, kun postaj aldonoj de vortoj el la araba, turka kaj greka lingvoj. La unua dokumentita uzo de tiu lingvafrankao aperis en la jaro 1353 en Djerba, la nuna Tunizio. Kun la paso de la jaroj, en la tunizia marbordo ĝi nutriĝis de la franca lingvo. Estas multaj mencioj kaj aludoj en la literaturaj verkoj kaj dokumentoj tiuepokaj kaj ĉefe de la 15a, 16a kaj 17-a jarcentoj. Post tio plifirmiĝis la uzado de la naciaj lingvoj en la Mediteraneo.

Laŭ Ethnologue, eble pluvivas varianto en la insuloj de la Egea Maro, en kiu la sintakso estas ĉefe araba, dum la vortprovizo estas itala, hispana, franca, okcitana, kataluna, araba, berbera, turka kaj greka.

Vidu redakti