Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj

Biomo tipa por la regionoj kun mediteranea klimato

Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj, kaj arbustaroj estas tersupraĵa biomo de mezvarma klimato, karakterizita de sekaj someroj kaj malseveraj kaj pluvecaj vintroj. Someroj tipe estas varmegaj en malaltaĵaraj landinternaj lokoj sed povas esti malvarmetaj apud iuj maroj, kiel apud San Francisco, kiuj havas malvarmetajn marajn akvojn.

Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj, kaj arbustaraj ekoregionoj troviĝas en la kvin zonoj de la mondo kun mediteranea klimato, je la okcidenta marbordo de kontinentoj ĉe mezaj latitudoj : la Mediteranea regiono, Kalifornio, centra Ĉilio, sudokcidenta Aŭstralio, kaj la Okcidenta Kablando en Sud-Afriko.

Diverseco redakti

 
Situo de la kvin mediteraneaj zonoj de la mondo (verde)

Tiuj regionoj gastigas eksterordinaran diversecon de biotopoj kaj specioj, nome 10 pocentojn el la plantaj specioj de la mondo [1]. Vegetaĵaraj tipoj povas varii ekde arbaroj ĝis duonarbaroj, savanoj, arbedaroj, kaj herbejoj; mozaikaj pejzaĝoj estas komunaj, dum diversaj vegetaĵaraj tipoj estas reciproke interteksitaj je kompleksaj ŝablonoj kiuj estas kreitaj kaŭze de variadoj de grundo, topografio, elmetado al ventosuno, kaj incendia historio. Multa ligneca vegetaĵaro en regionoj kun mediteranea klimato estas sklerofila, kiu greke signifas kun duraj folioj. Sklerofila vegetaĵaro ĝenerale havas malgrandajn, malhelajn foliojn kovritaj kun vakseca ekstera tavolo por reteni humidecon dum la sekaj someraj monatoj.

Tipoj de vegetaĵaroj redakti

 
Pejzaĝo mediteranea de Alta-Korsiko

La ĉefaj plantaj formacioj en tiu ĉi biomo inkluzivas :

  • Arbaron : Mediteraneaj arbaroj ĝenerale estas foliarbaroj, kiel la kverkaj kaj miksaj sklerofilaj arbaroj de Kalifornio kaj de la Mediteranea regiono, la eŭkaliptaj arbaroj de sudokcidenta Aŭstralio, kaj la notofagaj arbaroj de centra Ĉilio. Arbaroj ofte troviĝas en ĉeriveraj areoj, kie ili ricevas pli da somera akvo. Ankaŭ koniferarbaroj ĉeestas.
  • Duonarbaron : Kverkaj duonarbaroj estas karakterizaj por la Mediteranea regiono kaj por Kalifornio, same kun pinaj duonarbaroj kaj, en Kalifornio, duonarbaroj de juglando.
  • Savanon kaj herbejon : La herbejoj de Kalifornia Centra Valo, estas la plej vasta mediteranea herbeja ekoregiono, kvankam tiuj ĉi herbejoj plejofte estas transformitaj al agrikulturo.
  • Arbedaron : Mediteraneaj arbedaroj estas densaĵoj de ĉiamverdaj sklerofitaj arbedoj kaj arbetoj, nomitaj ĉaparalo (Kalifornio), matorral (Ĉilio kaj suda Hispanujo), makiso (Francujo kaj aliloke ĉirkaŭ la Mediteraneo), macchia (Italujo), finboso (Sud-Afriko), aŭ kwongan (sudokcidenta Aŭstralio). En iuj lokoj arbedaroj estas la matura vegetaĵara tipo, kaj en aliaj lokoj la rezulto de degrado de antaŭaj arbaroj aŭ duonarbaroj kaŭze de arbohakado aŭ troa paŝtado, aŭ perturbado de grandaj incendioj.
  • Arbustaron : Mediteraneaj arbustaroj estas plej komunaj apud marbordoj. Ili ofte estas adaptitaj al vento kaj al sala elmara aero. Malaltaj, foliarbaj arbustaroj estas konataj kiel garigo ( garrigue en Francujo, gariga in Italujo, phrygana in Grekujo, tomillares en Hispanujo, kaj batha en Israelo ). Diversaj marbordaj arbustaroj , angle konataj kiel soft chaparral, ĉeestas apud la marbordo de Kalifornio; strandvelt en Okcidenta Kablando de Sud-Afriko; marborda matorral en centra Ĉilio, kaj erikejoj en sudokcidenta Aŭstralio.

Incendio kiel ŝanĝilo redakti

 
Arbustaro en Aliso Canyon, Montaro de Santa Susana, Kalifornio.

Fajro, kaj natura kaj hom-kaŭzita, estas ludinta gravan rolon je kreado de la ekologio de la mediteraneaj ekoregionoj. La varmegaj sekaj someroj kaŭzas fajrodanĝeron por la regiono. Incendioj kaŭzitaj de fulmo okazas sufiĉe ripetfoje. Multaj vegetaĵoj estas pirofitaj aŭ fajremaj, adaptaj al aŭ dependaj de fajro por reproduktado, por recikligado de nutraĵaj elementoj, kaj por forprenado de mortaj aŭ velkantaj vegetaĵoj. Kaj en la aŭstraliaj kaj en la kaliforniaj ekoregionoj de mediteranea klimato, la indiĝenaj popoloj regule estis uzantaj fajron por elimini lignecajn plantojn kaj arbojn, por cedigi lokon al gresoj kaj herbaj vegetaĵoj kiuj subtenis la bruton kaj kulturitajn vegetaĵojn. La plantaj komunumoj en tiuj areoj adaptiĝis al multfojaj hom-kaŭzitaj brulegoj, kaj pirofitaj specioj estiĝis pli komunaj kaj pli fajremaj, dum plantoj kun malgranda fajrorezista kapablo retiriĝis. Post eŭropa koloniado de tiuj ĉi regionoj, incendioj estis subpremitaj, kiu estas kaŭzinta iujn neatenditajn konsekvencojn en tiuj ekoregionoj : brulaĵoj amasiĝas, tiel ke kiam brulegoj alvenas, ili estas multe pli neniigantaj, kaj iuj specioj kiuj dependas de fajro por sia reproduktado, nuntempe estas endanĝerigitaj. La eŭropaj arbedaroj kaj arbustaroj ankaŭ estas fasonadaj de antropogena fajro, historie asociata kun sezona brutomigrado de ŝafoj kaj kaproj.

Geografio redakti

 
Arbedaro de Santa Ynez, Kalifornio

Mediteraneaj ekoregionoj estas duonaridaj, kaj ofte havas malriĉajn grundojn, do ili estas vundeblaj por degrado pro diversaj homaj aktivecoj. Tiuj regionoj ankaŭ estas iuj el la plej endanĝerigitaj sur la planeto, kaj multaj ekoregionoj estas suferintaj de forta habitatodetruo pro neleĝa arbarekspluatado, troa enarbara paŝtado, transformado al agrikulturo, urbanizado, kaj enkonduko de ekzotikaj specioj. Precipe la ekoregionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo estas suferintaj de grunda erozio ligita al neniigo de arbaroj, kaj multaj enlandaj plantoj kaj bestoj formortis aŭ estas endanĝerigitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Cody, M.L. 1986 : Diversity, rarity and conservation in Mediterranean-climate regions. (in: Soulé, M.E (ed.) Conservation biology: the science of scarcity and diversity), Sinauer, Sunderland, Massachusetts, U.S.A., 122-152.

Ekoregionoj redakti

Aŭstralaziaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AA1202 Esperancaj mali-eŭkaliptaroj   Aŭstralio
AA1204 Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj   Aŭstralio
AA1206 Lofti-montaraj duonarbaroj   Aŭstralio
AA1210 Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj   Aŭstralio
Afrotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AT1201 Sekaj arbustaroj de Albany   Sud-Afriko
Nearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
NA1203 Kaliforniaj montaraj arbustaroj kaj duonarbaroj   Usono
Neotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
NT1201 Ĉiliaj arbustaroj   Ĉilio
Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj   Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj   Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj   Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj   Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj   Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj   Israelo,   Jordanio,   Libano,   Sirio,   Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj   Hispanio,   Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Grekio,   Italio,   Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj   Francio,   Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio   Alĝerio, Kanarioj (  Hispanio),   Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo   Alĝerio,   Egiptio,   Libio,   Maroko,   Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Libio,   Maroko,   Tunizio,   Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj   Francio,   Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj   Israelo,   Libano,   Sirio,   Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj   Francio,   Italio,   Kroatio

Eksteraj ligiloj redakti