Medono (helene Μέδων, latine Parcae) estas en la helena mitologio nomo de tri personoj.

Medono – filo de la reĝo Ojleo redakti

La reĝo Ojleo, kiu regis en Lokrido, estis unu el Argonaŭtoj. En tempo de la Troja milito li estis jam maljuna, sed batalis en ĝi ambaŭ liaj filoj.

La pli aĝa Ajakso, nomata la malgranda, estis fama lancisto. Li bone kompletiĝis en duopo kun sia samnomulo Ajakso, nomata Aiakso la granda. Pri kio estis unu pli granda kaj pli forta pri tio la dua estis pli facilmova kaj pli rapida.

La pli juna reĝa filo Medono estis filo de la nimfo Reno, amantino de la reĝo. Li en la Troja milito estris trupojn de Filokteta militistaro, kiun Grekoj devis lasi sur insulo Lemno pro lia vundiĝo.

Medono – Odisea heroldo redakti

Kiam Itaka reĝo Odiseo foriris en Trojan militon, Medono flegis lian filon Telemaĥon. Kiam Odiseo post reveno el la milito senigadis sin de fianĉoj, kiuj strebis pri lia edzino kaj la reĝolando, Medonon pro flegado de la infano konservis.

Medono – filo de la reĝo Kodro redakti

Medono, filo de la reĝo Kodro, estis la unua arĥonto (alta oficisto) en Ateno.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Medón en la ĉeĥa Vikipedio.