Meißen

komunumo de Saksio en Germanio

MeissenMeißen [Majsn] estas germana urbo, kiu situas ĉe la rivero Elbo en la federacia lando Saksio. Ĝi estiĝis el la slava burgo Misni en la jaro 929. En 1150 Meißen unuafoje estis dokumente menciita kiel urbo. Historie ĝi estis ĉefurbo de la iama margraflando Meißen, kiu fariĝis la kernlando kaj antaŭulo de la hodiaŭa Saksio. Nuntempe ĝi famas ĉefe pro vitkultivado kaj la porcelano produktata tie. La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto Meißen. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 29 011 loĝantojn.

Meißen
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01654–01662 • 01662
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 011  (2022) [+]
Loĝdenso 938 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 13° 29′ O (mapo)51.16361111111113.4775Koordinatoj: 51° 10′ N, 13° 29′ O (mapo) [+]
Alto 106 m [+]
Areo 30,92 km² (3 092 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Meißen (Germanio)
Meißen (Germanio)
DEC
Meißen
Meißen
Situo de Meißen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Meißen [+]
vdr

Faktoj redakti

 
Strato en la urbokerno
 
Meißen dum nokto
 
Alta vido de la urbo
  • Alteco: averaĝe 109 m super la marnivelo
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • Areo: proksimume 30,9 km²

Famaj homoj de la urbo redakti

Esperanto en Meissen redakti

Ekzistas Esperanto-grupo en Meissen. Okaze de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en 1908 la urbo estis celo de ekskurso.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti