Mekanizita agrikulturo

Mekanizita agrikulturo estas la procezo de uzado de agrikultura maŝinaro por mekanizado de la laboroj agrikulturaj, ege pliigante iamajn kamplaboristajn produktivecojn. En modernaj tempoj, funkciigo de maŝinaro anstataŭigis multajn laborlokojn antaŭe plenumitajn fare de viroj aŭ bestoj kiaj ekzemple virbovoj, ĉevaloj, azenoj kaj muloj.

Kotonplukilo labore. La unuaj sukcesaj modeloj estis prezentitaj en la mezo de 1940-aj jaroj kaj ĉiu povis fari la laboron de 50 manplukistoj.

La agrikultura historio montras multajn ekzemplojn de ilar-uzado, sed nur en lasta tempo montras altajn indicojn de maŝin-uzado ĉe tia nivelo.

La unua penetra mekanizado de agrikulturo venis kun la enkonduko de la plugilo, kutime funkciigita per bestoj. Ĝi estis inventita en praa Mezopotamio.

Nuna mekanizita agrikulturo inkludas la uzon de traktoroj, kamionojn, kombajnojn, aviadilojn (semado ktp.), helikopterojn, kaj aliajn veturilojn. Modernaj farmoj foje eĉ uzas komputilojn en kombino kun satelita bildaro kaj tutmonda loktrova sistemo konduke al pliigo de rikoltoj.

Mekanizado estis unu el la faktoroj respondecaj por urbigo kaj industriaj ekonomioj. Krom plibonigado de produktada efikeco, mekanizado instigas al grandskala produktado kaj plibonigas la kvaliton de farmprodukto. Aliflanke (negative), ĝi delokigas nekvalifikitan farmlaboriston, kaŭzas median poluon, senarbarigon kaj erozion.

Historio redakti

Nuna stato laŭ diversaj kultivoj redakti