Meklenburgo-Strelitz

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mecklenburg-Strelitz

Meklenburgo-Strelitz [ŝtre:lic] estas historia germana ŝtato.

Meklenburgo-Strelitz
Origina nomo Mecklenburg-Strelitz (germane)
 Meklenburgo 17011933 Meklenburgo 

Blazono de la grandduklando Meklenburgo-Strelitz

Blazono de la grandduklando Meklenburgo-Strelitz
grandduklando • historia lando
Geografio
Meklenburgo-Strelitz 1815–1934 (flave, du disaj partoj ambaŭflanke de Meklenburgo-Schwerin)
Meklenburgo-Strelitz 1815–1934 (flave, du disaj partoj ambaŭflanke de Meklenburgo-Schwerin)
Ĉefurbo:
Areo:
2 929 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
106 442 (1910)
Nacia konsisto:
Germanoj
Ŝtat-strukturo
1701-1815 Duklando
1815-1918 Grandduklando
1918-1933 Respubliko
Patrina lando:
Estiĝo:
Rearanĝo de la meklenburgaj landopartoj post heredodisputo
Pereo:
Reunuigita kun Meklenburgo-Schwerin
Antaŭaj ŝtatoj:
Meklenburgo Meklenburgo
Postsekvaj ŝtatoj:
Meklenburgo Meklenburgo
Historio
1806 Disfalo de la Sankta Romia Imperio; la duklando fariĝas sendependa ŝtato
1815 Rangaltiĝo al grandduklando
1867 Membriĝo en la Nordgermana Federacio, fino de sendependeco
1871 Nordgermana Federacio pligrandiĝas al Germana Regno
1918 Novembra revolucio, fino de monarĥio, establo de respubliko
vdr
Grandduklando Meklenburgo-Strelitz en la Germana Regno
Meklenburgo-Strelitz en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

De 1701 ĝis 1815 la teritorio estis duklando, de 1815 ĝis 1918 grandduklando. Ekde la jaro 1871 ĝi apartenis al la Germana Regno, sed tenis sian grandduklandan statuson. Kiel la aliaj partoj de la Germana Regno, de 1918 ĝis 1933 ĝi formale estis respubliko kaj apartenis al la federacio Vajmara Respubliko. En 1933 la du najbaraj landoj Meklenburgo-Schwerin kaj Meklenburgo-Strelitz, kiuj ambaŭ estis membro-landoj de la Germana Regno, estis unuigitaj al unu komuna membro-lando Meklenburgo.

Vidu ankaŭ redakti