Malfermi la ĉefan menuon

Meksik-urbo

ĉefurbo de Meksiko
(Alidirektita el Meksik-Urbo)

Meksik-urbo (hispane, Ciudad de México), aŭ Meksiko, estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Meksiko kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Antaŭ la alveno de la Hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano. Antaŭe, ĝi estis parto de la Meksika Federacia Distrikto. Ekde januaro 2016, Meksik-urbo estas la tridek-dua subŝtato de Meksiko.

Meksik-urbo
(Tenoĉtitlano)
hispane México, angle Mexico City
urbo
Zocalo cathedral.jpg
Katedralo en Meksikurbo
Flag of Mexico City.svg
Flago
Coat of arms of Mexican Federal District.svg
Oficiala nomo: Ciudad de México
Moto: La Ciudad de los Palacios - Urbo de Palacoj
Ŝtato Meksiko Meksiko
Distrikto Federacia Distrikto
Historia regiono Azteka imperio
Valo Valo de Meksiko
Flughaveno Aeroméxico
Kvartaloj
Memorindaĵoj Kastelo de Ĉapultepeko, Baziliko de Gvadalupo
Konstruaĵoj Torre Latinoamericana, El Palacio de Hierro, Nacia muzeo de Arto
Sekiĝanta lago Lago Tekskoko
Situo Meksik-urbo
 - alteco 2 310 m s. m.
 - koordinatoj 19°26′00″N 99°08′00″W  /  19.433333°N, 99.133333°U / 19.433333; -99.133333 (Meksik-urbo)
Plej alta punkto
 - alteco 3 930 m s. m.
Areo 1,485 km² (148,5 ha)
Loĝantaro 8 851 080 (2010)
Denseco 5 960 323,23 loĝ./km²
Nacia parko Parko Cumbres del Ajusco
Fondo 1521
Horzono MTZ (UTC-6)
 - somera tempo MSTZ (UTC-5)
Poŝtkodo 00 - 16
Telefona antaŭkodo (+52) 55
ISO 3166 MX-DFE
HDI 0.915 Tre alta
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia centro de Meksik-urbo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 412
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, ii, iii, iv
Amuzparko Ses flagoj de Meksiko
Vizitindaĵo Popocatépetl
Situo enkadre de Meksiko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Meksiko
Kvartaloj de Meksik-urbo
Kvartaloj de Meksik-urbo
Situo enkadre de Nord-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ciudad de México
Retpaĝo: www.df.gob.mx
Vido al Meksik-urbo el okcidento

HistorioRedakti

Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la Hispanoj.

Antaŭ 1972, Meksik-urbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 komunumoj de la subŝtato de Meksik-urbo.. Tiel, nun, Meksik-urbo konsistas el 16 komunumoj. Kaj Meksik-urbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas.

Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, leĝa reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis inĝeniero Cuauhtémoc Cárdenas, de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro estas Marcelo Luis Ebrard Casaubon.

Meksik-urbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: poluado, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, opcioj, k.t.p.

GeografioRedakti

Ĝi estas ene de la Baseno de Meksiko, nome arigo de kvar valoj en la centra parto de la teritorio de Meksiko.

KvartalojRedakti

VizitindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

Meksik-urbo en EsperantoRedakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la kulturajn atingojn de Meksik-urbo:

 
 
Preter Los-Anĝeleso, la kinoarta ĉefurbo,
kie videblas bildoj nur efemeraj ekrane,
la ekstertempa paro alvenas super Meksikon:
-Jen ĉi la Trikultura Placo, sintezo fiera
de la plej gravaj fazoj de l'historio popola:
jen Templo Tenoĉtitla, apude, Sankta Jakoba
Kirko kaj Ministreja ĉielskrapulo titana;
jen l'Universitata Biblioteko de l'urbo
kun bunta mozaiko laŭ artostilo frutempa.[1] 

Geesperantistoj el Meksik-urboRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.

Eksteraj ligilojRedakti