Melanocorypha

(Alidirektita el Melanokorifoj)

MelanokorifojMelanocorypha estas malgranda genro de birdoj de la familio de Alaŭdedoj. Ties membroj ĉefe loĝas en mezvarma Azio el Turkio tra Centra Azio al Ĉinio, sed la Stepalaŭdo havas ankaŭ ektensivan distribuon en Eŭropo ĉe la Mediteraneo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melanokorifoj
Stepalaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Melanocorypha
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj alaŭdoj estas ĉefe parte migrantaj, moviĝante relative tra mallongaj distancoj el la plej malvarmaj partoj de siaj teritorioj. Kelkaj specioj estas tre raraj vagantoj al okcidenta Eŭropo.

Tiuj estas birdoj de malferma terkultivejoj, stepoj aŭ duondezertoj. Ili nestumas surgrunde kaj la idoj estas fruemaj. La manĝaĵo estas semoj suplementitaj per insektoj ĉefe dum la reprodukta sezono. Ili estas gregemaj for de la reprodukta sezono.

La alaŭdoj de la genro Melanocorypha estas grandaj, fortikaj birdoj, 16.5-20 cm longaj kun fortaj dikaj bekoj kaj pli rondoformaj kapoj ol tiuj de aliaj alaŭdedoj. Kelkaj havas la tipan nedistingan plumaron de alaŭdo, ĉefe striita grizecbruna supre kaj blankeca sube, sed la Nigra alaŭdo kaj la Blankflugila alaŭdo havas distingajn masklajn plumarojn. Kelkaj specioj havas grandajn nigrajn makulojn en la brustoflankoj.

Dumfluge ili montras larĝajn flugilojn kaj mallongajn vostojn. La kantoj de plej parto de specioj estas kiel tiu de la kampalaŭdo.

Specioj en taksonomia ordo redakti

Referencoj redakti

Simms, Eric (author), Arlott, Norman (bildoj) Larks, Pipits and Wagtails(Collins New Naturalist, 1992) ISBN 0002198711