Meles Zenavi
Legesse („Meles“) ZENAVI (amhare መለስ ዜናዊ, anglalingva latinliterigo Zenawi, naskita la 8-an de majo 1955 en Adwa en la regiono Tigrajo, mortinta la 20-an de aŭgusto 2012 en Bruselo) estis ĉefministro de Etiopio dum la jaroj 1995 ĝis 2012. Meles estis ortodoksa kristano. Li estis tre bone edukita homo kaj posedis la diplomojn de pluraj konataj universitatoj.
Meles Zenavi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
መለስ ዜናዊ | |||||
Naskonomo | Legesse Meles Asres | ||||
Naskiĝo | 8-an de majo 1955 en Adwa | ||||
Morto | 20-an de aŭgusto 2012 (57-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Mortis per | Cerba kancero vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Ŝtataneco | Etiopio vd | ||||
Alma mater | The Open University Erasmo-Universitato de Roterdamo Adis-Abeba Universitato vd | ||||
Partio | Ethiopian People's Revolutionary Democratic Front (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Azeb Mesfin (en) vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiMeles studis ekde 1972 medicinon en la universitato de Adisabebo. Post la forigo de la imperiestro Haile Selassie kaj la ekesto de la komunista diktatoreco de Mengistu Haile Mariam li finis la studojn en 1975, reiris al sia hejma provinco kaj fariĝis membro de liberiga armeo Fronto pri Liberigo de la Tigraja Popolo (angle Tigray People's Liberation Front, TPLF). En 1985 li fariĝis estro de tiu movado kaj organizis vastan unuiĝon de diversaj opoziciaj grupoj. Kun la subteno de la Popola Fronto por la Liberigo de Eritreo la opoziciaro en 1991 sukcesis forigi la diktaroron.
Meles fariĝis ĉefo de dumtempa registaro, kaj inter la tempo de 1991 kaj 1995 konsideriĝas prezidanto de la ŝtato. Post balotoj en 1995 li fariĝis ĉefministro.
Komence multaj okcidentoj registaroj subtenis al Zenavi, sed poste aperis raportoj pri neatentoj de la homaj rajtoj. Ekzemple post la balotado en majo 2005 la armeo mortigis pli ol cent homojn (inter ili infanojn) dum manifestacioj kontraŭ la reĝimo, pli ol dek mil homoj estis ĵetitaj en karcerojn, inkluzive de tuta gvidantaro de la opozicio.[1]
Li mortis la 20-an de aŭgusto 2012 pro infekto en malsanulejo de Bruselo.
Referencoj
redakti- ↑ Stefan MAUL. Diktatoroj dorlotataj // Monato. marto 2006. p. 7 Arkivigite je 2014-07-04 per la retarkivo Wayback Machine esperante