Melle (Germanio)
Melle estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2023 la komunumo havis 46 469 loĝantojn sur areo de 253,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 187 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun la najbaraj komunumoj Bad Essen, Hilter am Teutoburger Wald, Dissen am Teutoburger Wald, Bissendorf, Borgholzhausen, Werther, Rödinghausen, Bünde, Spenge kaj Preußisch Oldendorf.
Melle | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
memstara komunumo de Malsupra Saksio • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • Q133997300 | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05422 (Melle, Gesmold, Oldendorf); 05427 (Buer); 05428 (Neuenkirchen); 05429 (Wellingholzhausen); 05226 (Riemsloh, Bruchmühlen) | |||||
Poŝtkodo | 49324–49328 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4520 | |||||
Aŭtomobila kodo | OS ( malnova: MEL) | |||||
Oficiala Municipokodo | 03459024 | |||||
Subdivido | 8 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | André Berghegger | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Schürenkamp 16 49324 Melle | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 46469 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 12′ N, 8° 20′ O (mapo)52.2030555555568.3361111111111Koordinatoj: 52° 12′ N, 8° 20′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 63 - 234 m | |||||
Areo | 254 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.melle.info/ | |||||

Bifurkacio
redaktiLa rivereto Hase, komence ankaŭ nomata Uhlenbach (striga rojo), dividiĝas en Melle en du apartajn riverojn: orienten fluas la rivero Else, kiu poste eniras la riveron Weser. La okcidenta, pli akvoriĉa branĉo pluportas la nomon Hase kaj atingas la riveron Ems. Tia rivera disbranĉiĝo estas tre rara fenomeno, kiu laŭdire okazas nur dufoje sur la tuta tero. La alia estas en Brazilo. Ĉu la bifurkacio (disbranĉiĝo) en Melle estas tute natura aŭ farita kun homa helpo, ne estas tute klara.
Vidindaĵoj
redakti- En Melle troviĝas interesa muzeo de aŭtomobiloj.
- La burgo de Diedrich (germane: Diedrichsburg) en Melle estas eta altaĵburgo sur monteto (219 m super marnivelo) en la Montetoj de Melle (germane simple nomataj Meller Berge).
- Rigardoturo Ottoshöhe.
Loka gazeto
redaktiEn la urbo publikiĝas la loka gazeto Meller Kreisblatt, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.
Partneraj rilatoj
redaktiLa urbo havas partnerajn rilatojn interalie kun
- Bad Dürrenberg en Saksio-Anhalto (ĝis 1990 en GDR)
- la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino (ĝis 1990 okcidenta Berlino)
- Jēkabpils en Latvio
- Melle en la departemento Deux-Sèvres de Francio
- New Melle, en la subŝtato Misurio de Usono
- Niğde en centra Anatolio, Turkio
- Sint-Denijs-Westrem, urbodistrikto de Gento, Belgio
- Torĵoko (Торжок) en Rusio