Membruligoj de la placo Tian An Men

La membruligoj de la placo Tian An Men (en la simpligita ĉina 天安門自焚事件, en la tradicia ĉina 天安门自焚事件) okazis sur la placo Tian An Men, historia kaj fama kvartalo de centra Pekino, antaŭtage de la ĉina novjara festo la 23-an de januaro 2001. La origino de la incidento restas diskutata : laŭ la oficiala ĉina novaĵagentejo Xinhua, kvin membroj de la sekto Falun Gong, malpermesata sed populara nova religia movado ankaŭ konata kiel "Falun Dafa", propravole bruligis sin por protesti kontraŭ la iliaopinie maljusta traktado de Falun Gong fare de la ĉina registaro. La informcentro de Falun Dafa tamen kontestis, ke la membruligitoj estis kultobservantoj, pro tio ke la doktrino de la movado klare malpermesas murdon kaj konsideras memmortigon kiel pekon.

Membruligoj de la placo Tian An Men
Karbigitaj restaĵoj de Liu Chunling
Karbigitaj restaĵoj de Liu Chunling

Karbigitaj restaĵoj de Liu Chunling.
Sekvoj: 2 mortintoj, 3 vundintoj
Dato: 23-a de januaro 2001
14:30 (UTC+8)
Loko: Placo Tian An Men, Pekino
vdr
Tiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston.
Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karaktroj.

La kvin viktimoj apartenis al grupo da sep homoj, kiuj kune iris al la placo. Unu el ili, Liu Chunling, mortis sur la placo. Ŝia 12-jara filino, Liu Siying, mortis en malsanulejo post pluraj semajnoj. Tri aliaj postvivis la membruligon. Teamo de la televidstacio CNN hazarde ĉeestis la komunan memmortigon kaj ekfilmis ĝin, antaŭ ol la ĉina polico alvenis sur la placo kaj arestis la ĵurnalistojn. La incidento estis internacie diskonigita : eĉ la Ĉina Centra Televido (CCTV) poste dissendis videon en la tuta Popola Respubliko Ĉinio, montrante la bildon de brulanta Liu Siying kaj intervjuojn kun la aliaj viktimoj, laŭ kiuj membruligo kondukus ilin al paradizo. La aŭtenteco de la video estis dubita en televidprogramo de novjorka, Falun Gong-dependa televidstacio, False Fire. La informcentro de Falun Dafa, kune kun la ĵurnalisto Danny Schechter, asertis ke la incidento estis tute planita por influi la ĉinan publikan opinion kontraŭ la sekto[1][2].

La magazino Time ja raportis, ke la kampanjo de la ĉina registaro kontraŭ Falun Gong plifortiĝis post tiu okazaĵo[3]. Afiŝoj, flugfolioj kaj videoj estis produktitaj por priskribi la supozeble danĝerajn de tia kultobservado. Oni cetere organizis plurajn kursojn kontraŭ Falun Gong en la lernejoj de Ĉinio[4][5][6]. Human Rights Watch (HRW) taksis, ke tiu incidento estis unu el la aferoj plej malfacile trakteblaj de ĵurnalistoj en Pekino tiutempe, ĉefe pro la manko de sendependa kaj fidinda informo[7]. Time kaj profesoro David Ownby de la universitato de Montrealo[8] rimarkis, ke konfuzitaj praktikantoj ja eble misinterpretis la sektan doktrinon kaj propravole mortigis sin[3][9]. Barend ter Haar, ĉinisto de la universitato de Leiden[10] kaj Francesco Sisci, azia redaktoro de La Stampa ankaŭ kredis ke la okazaĵo estis aŭtenta protesto de praktikantoj, sed ke la mallerta traktado de la ĉina registaro aperigis ĝin kiel propagandon[11][12].

Tri el la postvivantoj, sed ankaŭ du aliaj homoj akuzitaj pri impliko, estis procesitaj meze de 2001 pro intenca homomurdo. Kvar el la kvin akuzitoj estis kulpigitaj kaj kondamnitaj de 7-jara ĝis tutviva enkarcerigo. Unu el la akuzitoj, Li Baorong, estis liberigita pro tio, ke ŝi laŭ la kortumo "agnoskis sian krimon"[13]. Du aliaj postvivantoj, Hao Huijun kaj ties filino Chen Guo, havis "tute detruitajn vizaĝojn"[14], kaj do ne ĉeestis la proceson.

Kunteksto redakti

Falun Gong estas nova religia movado, kiu interalie baziĝas sur meditada metodo konata kiel qigong. Ĝi estis fondita en la Popola Respubliko Ĉinio fare de Li Hongzhi en 1992. Jam meze de la 1990-aj jaroj ĝi estis sukcese altirinta dekojn da milionoj da kultobservantoj[15]. La nescienceco de ĝia doktrino, influita de taoismo kaj budhismo[16] estis ekkritikita de pluraj ĉinaj eminentuloj kiel Sima Nan kaj la sciencisto He Zuoxiu, tiel ke la kultobservantoj rapide kutimiĝis protesti kontraŭ iu ajn malfavora vidpunkto. Post manifestacio en Tjanĝino, okaze de kiu pluraj kultobservantoj estis arestitaj, pli ol dek mil membroj de la movado kunveniĝis antaŭ la sidejo de la Komunista Partio de Ĉinio en la pekina kvartalo Zhongnanhai la 25-an de aprilo 1999[17][18]. Inter la 25-a de aprilo kaj julio, okazis proksimume 300 manifestacioj de Falun Gong tra la tuta lando. La 22-an de julio de la sama jaro, la ĉina registaro decidis edikti tutnacian forbaron de tiu religia movado[19].

Post la forbaro, la placo Tian An Men, kie jam antaŭe okazis pluraj historie gravaj protestoj, fariĝis unu el la plej strategiaj lokoj por malleĝaj manifestacioj de Falun Gong organizitaj malgraŭ registara trudo. Post unu jaro, je la 25-a de aprilo 2000, jam 30 000 kultobservantoj estis arestitaj[20]. 700 kredantoj de Falun Gong estis cetere arestitaj dum manifestacio sur la placo Tian An Men la 1-an de januaro 2001[21]. Laŭ Time posedis la sekto retejon, kiu instruis al la legantoj la metodon por organizi proteston, "precipe en la placo Tian An Men". La fondinto Li Hongzhi konsilis al siaj disĉiploj senmovigi policanojn kaj aliajn "malicajn friponojn" per la uzado de supernaturaj sorĉoj[3]. Jensen kaj Weston (2006) tamen rimarkis videblan doktrinan ŝanĝon en la mesaĝoj de Li Hongzhi post la nacia forbaro : la kultobservantoj, kiuj firme rezistus kontraŭ ŝtatpremo fine postvivos la Apokalipson, dum la aliaj ne postvivos. Al tiuj, kiuj spertis morton aŭ suferadon, oni promesis "konsumadon", t.e. spirita vekiĝo[22]. La New York Times iam citis la jenan frazon de Li : "Iu ajn timo mem estas baro, kiu malhelpas al vi atingi konsumadon"[23].

La 1-an de januaro 2001, Li publikigis "Preter la Limoj de Indulgemo", en kiu li skribis, ke la persekutado de Fa (mallongigo uzita de la membroj mem) fare de Malbono (t.e. la ĉina komunista partio) ne plu estis tolerebla : "Indulgemo, kiel instruita de Budho, ne signifas la toleron de malicaj estuloj. [...] Laŭ Fa, la kompleta elimino de Malbono estas ĝustigo, kaj ne afero de persona kulturiĝo. Por persona kulturiĝo kutime ne necesas iri preter la limoj de Indulgemo"[24].

Referencoj redakti

  1. Schechter, Danny (22 February 2001). "The Fires This Time: Immolation or Deception In Beijing?". Mediachannel.
  2. "The Staged "Self-Immolation" Incident on Tiananmen Square". ClearWisdom.
  3. 3,0 3,1 3,2 Forney, Matthew (25-a de junio 2001). "The Breaking Point" Arkivigite je 2007-02-17 per la retarkivo Wayback Machine. Time.
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj oneway; $2
  5. Spiegel, Mickey (2002). "Dangerous Meditation: China's Campaign Against Falungong". Human Rights Watch. ISBN 1-56432-270-X.
  6. Smith, Chrandra D. (October 2004). "Chinese Persecution of Falun Gong" Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine. Rutgers Journal of Law and Religion. Rutgers School of Law.
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj hrw-chn43081; $2
  8. Profesoro David Ownby estas direktoro de la centro pri Orientaziaj Studoj en la universitato de Montrealo.
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj ownbyfalungong218; $2
  10. Barend ter Haar
  11. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Haar; $2
  12. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj sisci; $2
  13. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj gittings2; $2
  14. "Organizers of Tian'anmen Self-Burning Incident Sentenced". Embassy of the People's Republic of China in the United States. 17-a de aŭgusto 2001.
  15. Chang, Maria Hsia (2004). Falun Gong – The End of Days. Yale University Press. p. 4. ISBN 978-0-300-10227-7.
  16. Penny, Benjamin (2001). "The Past, Present, and Future of Falun Gong" Arkivigite je 2008-03-25 per la retarkivo Wayback Machine. "La plej bona maniero priskribi Falun Gong estas kiel kultursistemo. Kultursistemoj estas partoj de la ĉina socio ekde almenaŭ 2500 jaroj."
  17. Controversial New Religions, The Falun Gong: A New Religious Movement in Post-Mao China, David Ownby P.195 ISBN 0-19-515683-8
  18. Reid, Graham (29 Apr-5 May 2006) "Nothing left to lose" Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, New Zealand Listener.
  19. "Xinhua Commentary on Political Nature of Falun Gong". People's Daily. 2-a de aŭgusto 1999.
  20. Johnson, Ian (25 April 2000). "Defiant Falun Dafa Members Converge on Tiananmen". The Wall Street Journal. Pulitzer.org. p. A21.
  21. Selden, Elizabeth J.; Perry, Mark (2003). Chinese Society: Change, Conflict and Resistance. Routledge. ISBN 0-415-30170-X.
  22. Jensen, Lionel M.; Weston, Timothy B. (28-a de decembro 2006). China's transformations: the stories beyond the headlines[rompita ligilo]. AltaMira Press, U.S.. p. 105. ISBN 0-7425-3863-X.
  23. Smith, Craig S. (4-a de julio 2001). "Falun Gong Deaths Set Off Dispute on Suicide Report". The New York Times.
  24. Hongzhi. "Beyond the Limits of Forbearance". Clearwisdom.